Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro

En geometrio, la malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (aŭ simple rombo-tri-seslatera kahelaro) estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Estas unu triangulo, du kvadratoj, kaj unu seslatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,2{3,6}t0,2{6,3}.

Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro
Bildo
Vertica figuro 3.4.6.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 3 | 6 2
Simbolo de Schläfli
Figuro de Coxeter-Dynkin
Simbolo de Bowers Rothat
Geometria simetria grupo p6m
Duala Deltosimila tri-seslatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

La kahelaro povas esti konstruita per laterotranĉo de la regula seslatera kahelaro aŭ per laterotranĉo de la regula triangula kahelaro.

Estas nur unu unuformaj kolorigoj de malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam la 4 edroj (3.4.6.4) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 1232.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj redakti

La malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro estas ero de vico de laterotranĉitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.4.n.4).

 
Kubokedro (3.4.3.4)
 
Rombokub-okedro (3.4.4.4)
 
Rombo-dudek-dekduedro (3.4.5.4)
 
Malgranda rombo-tri-seslatera kahelaro (3.4.6.4)
 
Malgranda rombo-tri-seplatera kahelaro (3.4.7.4)

Malgranda rombo-tri-oklatera kahelaro (3.4.8.4)

Uzoj redakti

 
Ornama versio
 
La ludo Kensington

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p40.