Malgranda steligita dekduedro

pluredro de Keplero-Poinsot

En geometrio, la malgranda steligita dekduedro estas unu el pluredroj de Keplero-Poinsot. Ĝi estas unu el kvar nekonveksaj regulaj pluredroj. Ĝi estas komponita el 12 stelokvinlateraj edroj, kaj kvin edroj kuniĝas je ĉiu vertico.

Malgranda steligita dekduedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Regula pluredro
Vertica figuro (5/2)5
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 5 | 25/2
Simbolo de Schläfli {5/2,5}
Figuro de Coxeter-Dynkin o5o5/2(o)
Indeksoj U34 C43 W20
Simbolo de Bowers Sissid
Verticoj 12
Lateroj 30
Edroj 12
Edroj detale 12{5/2}
χ -6
Geometria simetria grupo Ih
Duala Granda dekduedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

Ĝi komunigas la saman situon de verticoj kun la konveksa regula dudekedro. Ĝi ankaŭ komunigas la saman situon de lateroj kun la granda dudekedro.

Ĝi estas la unua el tri steligoj de la dekduedro.

Se la stelokvinlateraj edroj estas konsiderita kiel 5 triangulaj edroj, ĝi komunigas la sama surfaca topologio kiel la kvinpiramidigita dekduedro, sed kun pli altaj izocelaj triangulaj edroj.

travidebla modelo de la malgranda steligita dekduedro
La steligaj facetoj

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti