La Malhela falko (Falco concolor ) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi reproduktiĝas el nordorienta Afriko al la regiono de suda Persa Golfo. Ĝi apartenas al la grupo de la apusfalkoj, fermita nombro de similaj falkoj ofte konsiderataj kiel subgenro Hypotriorchis. La Kliffalko estas foje konsiderata ties plej proksima parenco, sed dum ili apartenas al sama stirpo, ili ne ŝajnas proksimaj frataj specioj[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela falko

Malhela falko
Malhela falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. concolor
Falco concolor
(Temminck, 1825)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas eleganta rabobirdo, 32–37 cm longa kun enverguro de 78–90 cm. Ĝi havas formon kiel tiu de granda Alaŭdfalko aŭ de malgranda svelta Kliffalko, kun ties longaj pintecaj flugiloj, longa vosto kaj svelta korpo. Plenkreskuloj estas blugrizaj, kaj ne havas la nigrajn subflugilojn de la Kliffalkoj. La gorĝo estas blankeca, la beko kun nigra pinto kaj flavaj vaksaĵo, ĉirkaŭokulo kaj piedoj. Junulo estas kiel granda junulo de apusfalkoj aŭ malgranda junulo de Kliffalkoj. Ties malhela bordo de flugiloj kaj vosto distingas ĝin el menciita specio, kaj ĝi ne havas la subflugilan kontraston kaŭze de malhelaj kovriloj de la pli granda falko.

Tiu specio reproduktiĝas en insuloj kaj marbordaj aŭ dezertaj klifoj el Libio al Pakistano). Ĝi estas longdistanca migranto, kiu vintras en orienta Afriko kaj suden al Madagaskaro. Ĝi estas rara vaganto norde de sia reprodukta teritorio.

La Malhela falko manĝas ĉefe birdojn, sed ili manĝas ankaŭ grandajn insektojn, kiaj libeloj, kiuj estas transpasataj el ungoj al beko kaj manĝataj dumfluge. Ili nestumas en kornico aŭ rokoj; la ino demetas ĝis 4 ovojn.

Ĝi estis iam klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN[2]. Sed novaj studoj montris ke ĝi estas pli rara ol antaŭsupozata. Sekve ĝi estis subenlistita al statuso de Preskaŭ Minacata en 2008[3].

Referencoj redakti

  1. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)

Bibliografio redakti