Malhela marborda ammodramo

La Malhela marborda ammodramo, Ammodramus maritimus nigrescens, estis nemigranta subspecio de la birdospecio Marborda ammodramo, troviĝinta en Suda Florido en la naturaj salmarĉoj de Insulo Merritt kaj laŭlonge de la Rivero St. Johns. La lasta mortis la 17an de junio 1987[1] kaj la specio estis oficiale deklarita formortinta en decembro de 1990.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela marborda ammodramo
Malhela marborda ammodramo
Malhela marborda ammodramo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Ammodramus
Specio: A. maritimus
Ammodramus m. nigrescens
(Ridgway, 1873)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
{{{specioj de subdivizio}}}

Ammodramus maritimus nigrescens

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kialoj de la formorto redakti

 
Ilustraĵo de John James Audubon

La malpliiĝo de la Malhela marborda ammodramo komencis en 1940 kiam oni disvastigis DDT super la marĉoj por kontroli moskitojn. Tiu pesticido eniris en la manĝoĉeno de la birdo kio kaŭzis, ke la populacio malpliiĝis el 2,000 to 600 reproduktaj paroj. Kiam la insulo Merritt estis inondata cele malpliigi la populaciojn de moskitoj ĉe la Kennedy Space Center, la nestoteritorioj estis detruitaj, kaj la nombroj falis. Pli poste, la marĉoj ĉirkaŭ la rivero estis sekigitaj, por faciligi la konstruon de aŭtoŝoseo; tii estis la lasta frapo. Dum poluado kaj pesticidoj pliiĝis ĝis 1979, oni konis nur ses ekzemplerojn de Malhela marborda ammodramo; ĉiuj el kiuj estis maskloj; oni vidis inon lastan fojon en 1975.

Lastaj specimenoj redakti

Oni aprobis kaptivecan reproduktadon de ĉiuj restantaj Malhelaj marbordaj ammodramoj kun la Skotta marborda ammodramo (A. m. peninsulae) el la golfa marbordo de Florido en 1979. En 1980 kvin ekzempleroj de Malhela marborda ammodramo estis en kaptiveca reproduktebleco en Gainesville, Florido. Unu, ringita en 1978 kun oranĝa krurobendo estis unika.

"Orange Band" (oranĝa krurobendo) estis liberigita en la Nacia Rifuĝejo de St. Johns [1] Arkivigite je 2016-12-25 per la retarkivo Wayback Machine post kiam oni kaptis Malhelan marbordan ammodramon kun flava krurobendo en 1979. Naturaj observadoj de la koloraj krurobendoj el la Malhelaj marbordaj ammodramoj el 1975 al 1979 indikis, ke la Malhelaj marbordaj ammodramoj foje veturis pli da unu mejlo aŭ du en siaj vivoj. Aprile de 1980, "Orange Band" estis denove observata en St. Johns Unit, sed estis surprize kaptita en Junio ok mejlojn sude de Beeline Unit kompane de Malhela marborda ammodramo kun verda krurobendo. Antaŭ trovi "Green Band" (verda krurobendo), "Orange Band" estis kutima najbaro de du neringitaj Malhelaj marbordaj ammodramoj.

En 1983 la lastaj kvar vivantaj Malhelaj marbordaj ammodramoj estis kaptataj por la rifuĝejo de Walt Disney World Resort, por pluigi reproduktadon kaj vivi siajn vivojn en protektita habitato en la natura rezervejo de Insulo Discovery. Je la 31a de marto de 1986 nur "Orange Band" restis.

Spite blindeco en unu okulo, "Orange Band" atingis altan maljunaĝon ĉe tiuj paseroj, kaj vivis almenaŭ 9 jarojn, kaj eble ĝis 13, antaŭ morti la 17an de junio de 1987. "Green Band" iĝis kaŝema, kaj neniam estis rekaptita post esti ringita. Li estis vidata lastfoje la 23an de julio de 1980 (Walters 1992).

Referencoj redakti

  1. June 9, 2008 page 45 Newsweek
  • Walters, Mark Jerome. (1992) A Shadow and A Song: The Struggle to Save Endangered Species. Post Mills, Vermont: Chelsea Green Publishing Co..

Eksteraj ligiloj redakti