Malik ZIDI, (naskiĝis la  14-an de februaro 1975(nun 1975-02-14) (49‑jara)), estas franca aktoro.

Malik Zidi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1975 (1975-02-14) (49-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry, Hauts-de-Seine,  Usono
Lingvoj franca
Loĝloko Francilio
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro
vdr

Li debutis kiel aktoro en teatro, kaj en kurtfilmo Les Corps ouverts de Sébastien Lifshitz.

Biografio redakti

Malik Zidi forlasis studojn por dediĉiĝi al komedio. Li ĉeestis kursojn de Teatra lernejo "Véronique Nordey", staĝojn de teatro kun S. Boublil en Teatro de "Proposition" en Parizo, de akrobato en Teatro de la "piscine" kun E. Audibert, de klaŭno en sama teatro kun L. Jamet, de kino en Studio "Pygmalion" kun P.E. Luneau. Post unua apero en kino en 1997 en mezlonga filmo Les Corps ouverts de Sébastien Lifshitz kaj eta rolo en Place Vendôme, li estis rimarkita de François Ozon, kiu konfidis al li rolon de Franz, amanto vampirita de Bernard Giraudeau en Gouttes d'eau sur pierres brûlantes. Tiu adapto de teatraĵo de Rainer Werner Fassbinder, kiu ankaŭ rivelis Ludivine Sagnier, havigis al la komediisto unuan el liaj tri nomumoj al César por plej bona vira espero en 2001.

Lia kina aktiveco ĉefe orientiĝis al kvalitaj produktoj, en kiuj li ofte havas rolon de junulo samtempe sentema kaj lojala, naturdotita de neelĉerpebla humana riĉeco.

Malik Zidi formis kun Isild Le Besco centran paron de Un moment de bonheur, unua filmo de Antoine Santana en 2002. Li ludis rolon de tajloro-lernanto en Francio de 1946 por Michel Deville (Un monde presque paisible) kaj Sami, la filo de Catherine Deneuve por André Téchiné (Les Temps qui changent, 2004). Ofte rolanta en epokaj filmoj, kiuj revizitas la komunan heredaĵon, en kino (Le Grand Meaulnes, Jacquou le Croquant en 2007) aŭ en televido, li restis fidela al aŭtora kino, kiel Les Amitiés maléfiques de Emmanuel Bourdieu, rimarkita en Cannes en 2006, kio havigis al li César-on por plej bona vira espero en 2007. Pasiita de ĵazo, li estas spektebla en kurtfilmo Rendez-vous au tas de sable realigita de la komponisto de filmmuziko Nicolas Bikialo (2006) kaj en Tu n'es plus là, muzikvideo de Amel Bent fare de Karim Ouaret (2008).

Filmografio redakti

Kino redakti

Telefilmoj redakti

Kurtfilmoj redakti

  • 1997: Les corps ouverts, de Sébastien Lifshitz
  • 2006: Rendez-vous au tas de sable, de Nicolas Bikialo
  • 2007: Le Baiser, de Yann Coridian
  • 2008: Tu n'es plus là, muzikvideo de Amel Bent fare de Karim Ouaret
  • 2008: Faits divers, de Bill Barluet

Teatro redakti

  • 1997: Fatima-en-France, de Nora Rocca-Serra, reĝisoris Stéphan Boublil (Théâtre de Proposition - Parizo)
  • 1999: Iphigénie , reĝisoris Véronique Nordey (Théâtre Gérard Philipe - Saint-Denis)

Rekompencoj redakti

  • 1997: Premio Beaumarchais, pro la teatraĵo Fatima en France.
  • 2007: César por plej bona vira espero en la filmo Les Amitiés maléfiques.
  • 2008: Premio por vira interpretado en la 8-a Festivalo de kurtfilmo en Nico pro Le baiser.

Eksteraj ligiloj redakti