Mallarĝfolia erioforo

Mallarĝfolia erioforo (Eriophorum angustifolium) estas planto el ls familio de la Ciperacoj (Cyperaceae). La planto kreskas sur humida, acida grundo, kiel erikejo kaj torfejo. Ĝi formas tie radikaĵojn per helpo de rizomoj. Okulfrapa estas la longa, blanka fruktofloko iom simila al kotono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallarĝfolia erioforo
Eriophorum angustifolium
Eriophorum angustifolium
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: poaloj Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Specio

Mallarĝfolia erioforo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Maniero de florado

La floroj estas tre malgrandaj kaj tial ne frapas la okulojn. Ili estas monoikaj kaj anstataŭ kaliko kaj petalo estas florkrono el brosharoj (transformitaj brakteoj), kiu pliposte elkreskas ĝis longaj blankaj haroj.

La floretoj formas spikojn, kiuj floras de junio ĝis aŭgusto.

La folioj estas malhelverdaj. Iom post iom ili bruniĝas kaj ĉirkaŭ la flortempo ili mortas. Kiam la florsezono finiĝas je la fino de la somero, ekestas novaj folioj.

Mallarĝfolia erioforo enhavas triangulan nukseton, kiu estas ĉirkaŭita de longaj blankaj haroj (la flokoj).

Mallarĝfolia erioforo

Eksteraj ligiloj redakti

nederlande specio Arkivigite je 2022-01-18 per la retarkivo Wayback Machine