En kemio, la kalcia akvo (kalcienhava) aŭ malmola akvo — male al mola akvo — estas tiu kiu enhavas altan nivelon de mineraloj, ĉefe de saloj de magnezio kaj kalcio.[1] Foje oni konsideras kiel limo por nomigi akvon malmola durecon superan al 120 mg CaCO3/L.[2]

Krano montranta kalcigon pro uzo de dura akvo.

La dureco de la akvo esprimiĝas normale kiel kvanto ekvivalenta de kalcia karbonato (kvankam propre tiu salo ne troviĝas en la akvo) kaj kalkuliĝas, ĝenerale, el la sumo de la koncentroj de kalcio kaj magnezio ekzistantoj (miligramoj) por ĉiu litro de akvo; kio povas esprimiĝi en koncentroj de CaCO3.

Referencoj redakti

  1. Morcillo, Jesús (1989). Temas básicos de química (2a eldono). Alhambra Universidad. p. 368. ISBN 9788420507828.
  2. Agua. de Darner Mora Alvarado, p. 20, en Google Libros [1] Alirita la 12an de Oktoboro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti