Malnova preĝejo Sankta-Pancras

La malnova preĝejo Sankta-Pancras (angle St Pancras Old Church), pli simple konita kiel la preĝejo Sankta Pancras (St Pancras Church) antaŭ la konstruo de la nova preĝejo Sankta-Pancras proksime, estas rigardata kiel unu el la plej malnovaj religiaj konstruaĵoj de Londono kaj Anglio rilate al kristana kulto. Ĝi estas dediĉata al Sankta Pancracio kaj situas en la historia londona kvartalo St Pancras.

Malnova preĝejo Sankta-Pancras
kirko
kristana preĝejo [+]

LandoBritio
SituoLondono
- koordinatoj51° 32′ 6″ N, 0° 7′ 49″ U (mapo)51.5349-0.130189Koordinatoj: 51° 32′ 6″ N, 0° 7′ 49″ U (mapo)

Malnova preĝejo Sankta-Pancras (Granda Londono)
Malnova preĝejo Sankta-Pancras (Granda Londono)
DEC

Map
Malnova preĝejo Sankta-Pancras

Vikimedia Komunejo:  St Pancras Old Church [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La preĝejo en 2005

Onidire, preĝejo ekzistas tie depost la jaro 313314. Ĝi restis la ĉefa preĝejo de la loka paroko ĝis 1822, kiam oni starigis la novan preĝejon. Ĝi estas ekde tiam kapelo.

La arkitekto John Soane kreis tombon por sia edzino kaj si mem en la apuda tombejo. Aliaj famuloj entombigitaj tie inkludas Johann Christian Bach kaj John Flaxman. Ekzistas cetere tombomonumento por la verkistino Mary Wollstonecraft kaj William Godwin, kvankam iliaj restaĵoj nun situas en Bournemouth.

En 1968, la muzikbando The Beatles faris tie faman serion da fotoj por unu el sia albumo.