Malpermeso

Malpermeso estas nerajto pri ia agado: tiu al kiu estas adresita la malpermeso ne rajtas fari tion, kio estas la objekto de la malpermeso. Malpermeso estas do limigo de la homa libero.

Fummalpermessimbolo

Absoluta malpermeso redakti

Tia malpermeso estas kontraŭ ĉiu.

Relativa malpermeso redakti

Relativa malpermeso celas nur individuon aŭ ian grupon de personoj al kiu la agado estas malpermesita dum aliaj rajtas fari ĝin. En la latina "quod licet Jovi non licet bovi" (tio, kio licas al Jupitero, ne licas al ĉiu bovo).

Tiaj malpermesoj, kiuj malpermesas agojn permesitajn al aliaj provokas neegalecon kaj ofte kontraŭdiron.