Malsategoj en Rusio kaj la Sovetunio

Arideco kaj malsategoj en la Imperia Rusio aperadis ĉiun 10-13 jaroj pro malfavora klimato, dum la aridecoj okazis ĉiujn 5-7 jarojn.

Rememoru la malsategantojn! Soveta afiŝo el 1921.

Historio redakti

Okazis malsategoj en jarcentoj de la 11-a ĝis la 16-a averaĝe ĉiun 13-an jaron (gravaj malsategoj 1024, 1070, 1092, 1128, 1215, 1230-31, 1279, 1309, 1332, 1422, 1442, 1512, 1553, 1557 kaj 1570). Postaj gravaj malsategoj estis en la unua duono de la 17-a jc. en 1608, 1630, 1636. La malsatego de 1891-92 kaŭzis morton de ĉ. 350-400.000 homoj.

Oni dividas je tri regionoj, kie okazis malsategoj: Centra (baseno de Volgo, Norda Kaŭkazo), kaj Centra Ĉernozjoma Regiono), Suda (Volga kaj Volga-Vjatka areo, Uralo, Ukrainio), kaj Orienta (stepo kaj arbara stepa zono de Okcidenta kaj Orienta Siberio kaj Kazaĥstano). La ĉefaj aridaj jaroj estis

La postmilita rusia malsatego de 1921-1923 kaŭzis morton de pluraj milionoj, dum holodomoro (1933) same malsatmortis milionoj da ukrainoj. La precizan nombron de la mortintoj oni kalkulas diverse.

Okazis malsategoj dum blokado de Leningrado (1941-44) kaj direkte post la dua mondmilito. Poste la Soveta ŝtato aĉetis — se necesis — la bezonatan nutraĵon.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĝeneralaj referencoj redakti

  • Genady Golubev and Nikolai Dronin, Geography of Droughts and Food Problems in Russia (1900-2000), Report of the International Project on Global Environmental Change and Its Threat to Food and Water Security in Russia (February, 2004).
  • Zima, V. F. The Famine of 1946-1947 in the USSR: Its Origins and Consequences. Ceredigion, UK: Mellen Press, 1999. (ISBN 0-7734-3184-5)