Malsupreniro de la kruco (Roger van der Weyden)

pentraĵo de Rogier van der Weyden

La Malsupreniro de la kruco estas panelo pentrita de la flandra artisto Rogier van der Weyden kreita ĉ. 1435-1438, nun en la Prado-Muzeo, Madrido. La laboro montras la krucumitan Kriston estante malsuprenirigita de la kruco, lia senviva korpo tenita de Jozefo de Arimateo kaj Nikodemo.

En 1936, kiam la Hispana Enlanda Milito ekiĝis, multaj religiaj artaĵoj estis detruitaj. La Hispana Respubliko ekagis por protekti siajn artajn majstraĵojn. La "Malrupreniro de la kruco" estis evakuita de El Escorial ĝis Valencio. En la somero de 1939, ĝi estis portita al Svislando per trajno, kie la Hispana Respubliko diskonigis siajn malfacilaĵojn per ekspozicio: " Majstraĵoj de la Prado-Muzeo", aranĝita en la Muzeo de Arto kaj Historio en Ĝenevo. En septembro, la pentraĵo revenis al la Prado-Muzeo en Madrido, kie ĝi restis. Antaŭ 1992, la pentraĵo estis en stato de kadukiĝo kun fendetoj en la panelo minacanta disfendi la pentraĵon kun konsiderinda malplibonigo de la surfaco. Grava restarigo de la pentraĵo estis aranĝita de muzeo, sub la gvidado de George Bisacca de la (Metropolita Muzeo de Arto), Nov-Jorko.