Malta Esperanto-Societo
landa Esperanto-asocio en Malto
Malta Esperanto-Societo (malte Soċjetà Maltija tal-Esperanto) estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la sudeŭropa insula ŝtato Malto. Ĝi fondiĝis en 1961, kaj en 1999 per aliĝo ricevis la statuson de landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Prezidanto laŭ la stato de aprilo 2013 estas d-ro Carmel Mallia. Asocia organo estas la publikaĵo Mezmara Stelo, kiu aperas laŭokaze.
Malta Esperanto-Societo | |
---|---|
Soċjetà Maltija tal-Esperanto | |
Lando | Malto |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1961 |