Malters

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Malters (stacidomo).

Malters estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 6283 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Malters
Blazono de Malters
Preĝejo Sankt-Jost en Malters
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 2′ 14″ N 8° 11′ 0″ O / 47.03722 °N, 8.18333 °O / 47.03722; 8.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 14″ N 8° 11′ 0″ O / 47.03722 °N, 8.18333 °O / 47.03722; 8.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6283
Areo 28,57 km²
Alteco 512 m super marnivelo
Poŝtkodo 6102
Komunumkodo 1062
Mapo de Malters
vdr

Geografio redakti

Malters situas okcidente de la urbo Lucerno en la valo Entlebuch ĉe la bordo de la rivero Kleine Emme.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Malters limas en nordo al Ruswil kaj Neuenkirch, en oriento al Littau, en sudo al Kriens kaj Schwarzenberg, kaj en okcidento al Entlebuch kaj Werthenstein.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Malters

Malters disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Per poŝtaŭtolinio la komunumo krome estas ligita kun la najbara komunumo Schwarzenberg.

La plej proksima aliro al nacia aŭtoŝoseo A2 situas en distanco de proksimume 10 km en Emmenbrücke.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Malters datiĝas el la jaro 840 kiel Maltrensi marcha.

En la jaro 1291 la Habsburgoj akiris la kontrolon pri Malters. Post la habsburga malvenko dum la Batalo de Sempach la 9-an de julio 1386 la vilaĝo venis sub lucerna influo kaj en la jaro 1477 la urbo Lucerno akiris la lokon. Inter 1481 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Malters formis kune kun Littau kamparvoktejon. Ek de 1803 Malters apartenas al la distrikto Lucerno. De la 30-a ĝis 31-a de marto 1845 apud Malters okazis batalo inter la laŭorda lucerna armeo kaj libermilitistaranoj, kiuj fuĝis post malsukcesa atakto de la urbo Lucerno. La 12-an de septembro 1845 Schwarzenberg, kiu ĝis tiam formis parton de Malters, fariĝis aŭtonoma komunumo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti