La mambveoj estas etno kun aparta lingvo vivanta en sudokcidenta Tanzanio en la regiono Rukwa, distrikto Sumbawanga, kaj en nordorienta Zambio. En 1987 la mambveoj en Tanzanio estis taksitaj 63.000 homoj[1]. La nombro de la mambveoj en Zambio ne estis sendepende taksita, kvankam la kombinita nombro de la mambveoj kaj lunguoj en Zambio estis taksita 262.800 en 1993[2].

Mambveoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La mambvea, lungua kaj la njamuanga lingvoj estas tre similaj kaj en Zambio estas kunigataj sub la nomo bemba lingvo. La bemba lingvo en tiuj regionoj estas lerneja lingvo. En Tanzanio la mambvea lingvo estas forte miksita kun la svahila lingvo

La mambveoj en Zambio estas konataj kiel lertaj komercistoj, kiujn oni trovas sur la merkatoj en la urboj de la provinco Kuprozono (Copperbelt) en Zambio.

La mambveoj distingas la lastajn nomojn por viroj kaj virinoj, samkiel la muangoj, antaŭmetante prefikson "Si" respektive "Na" kiel unuajn du literojn de la lasta nomo, ekzemple Sinyangwe (vire) kaj Nanyangwe (ine), Sikasula (vire) kaj Nakasula (ine), Sinkamba (vire) kaj Nankamba (ine) k.t.p. Manĝaĵo el faboj ("chilemba") kaj gombo ("kumbi") estas ĉefmanĝaĵo kaj delicaĵo ĉe la mambveoj.

Eksteraj ligiloj redakti