La Mamertinoj (latine Mamertines) estis italaj solduloj (dungosoldatoj) portitaj al Sicilio de Agatokleo, tirano de Sirakuzo. Kiam Agatokleo mortis (en la jaro 289 a.K.) la plimulto el lia armeo reiris hejmen, sed kelkaj restis, sen salajro, kaj komencis prirabi la landon. Ili kaptis la urbon Messana (nun Mesino), kiu regis la sicilian flankon de la markolo inter la insulo kaj Italio, elĵetis la malmultajn ankoraŭ vivantajn urbanojn, kaj komencis aliformigi la antaŭe prosperan urbon en piratan bazon. Ilia dominado de nordorienta Sicilio daŭris proksimume 20 jarojn.

Mamertines signifas "Marsidoj" — Mamers estis la oska dio de militado, ekvivalenta al la roma dio Marso.