Maní estas vilaĝo en Jukatanio, Meksiko.

Maní
loĝlokoj de Meksiko
Administrado
Poŝtkodo 97850
Demografio
Loĝantaro 4 146  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 23′ N, 89° 23′ U (mapo)20.386388888889-89.390277777778Koordinatoj: 20° 23′ N, 89° 23′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Maní (Meksiko)
Maní (Meksiko)
DEC
Maní
Maní
Situo de Maní

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maní, Yucatán [+]
vdr
Preĝejo de la franciskana monaĥejo en Mani

Situo redakti

Maní troviĝas ĉirkaŭ 100 km sudoriente de la ĉefurbo Merida kaj 16 km oriente de Ticul.

Historio redakti

Dum la lastaj 4000 jaroj oni daŭre loĝis en Maní. Dum la mezamerika postklasika erao Mani estis la sidejo de la majaa dinastio Tutul Xiu. Ili translokis la ĉefurbon al Uxmal dum la 13-a jarcento. Post la falo de Mayapan en 1441 Xiu estis la plej granda potenco en la oriento de Jukatano. Oni festis tiun okazon en jara evento dediĉita al la dio Kvecalkoatlo.

Post alveno de la hispanoj la Xiu de Mani aliĝis al ili kaj helpis ilin dum la konkero.

En julio 1562 la unua episkopo de Jukatano, Diego de Landa, bruligis grandan nombron de kodeksoj kaj majaaj disimboloj, pretekstante ke ili enhavis nur "mensogojn de la diablo".

Nuntempe redakti

En la centro de la vilaĝo troviĝas la iama franciskana monaĥejo San Miguel Arcángel, fondita en 1549. Ĝi estis konstruita de ŝtonoj devenaj el antaŭkolumbaj majaaj konstruaĵoj. Ene ekzistas ankoraŭ la malnovajn freskojn el la kolonia epoko.

Ĉirkaŭ Maní oni kreskigas ĉefe sisalon, maizon, fruktojn kaj bredas brutojn. En la urbeto oni fabrikas hamakojn.

De la 15-a ĝis la 24-a de aŭgusto ĉiujare estas organizita festivalo dediĉita al Maria. La 3-an de januaro oni festas la virgulinon de Candelaria.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti