Manó Péchy

hungara politikisto

Grafo Manó Péchy [péĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Péchy Manó estis hungara aristokrato, magnato, politikisto, guberniestro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis pécsújfalusi [pEĉUjfaluŝi], liaj personaj nomvariantoj estis EmánuelEmmánuel. Lia konata nepino estis Eleonóra Zichy.

Manó Péchy
Manó Péchy fare de Miklós Barabás (pentristo)
Manó Péchy fare de Miklós Barabás (pentristo)
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de oktobro 1813(nun 1813-10-31)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Boldogkőváralja
Morto la 24-an de julio 1889
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Boldogkőváralja
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Manó Péchy[1] naskiĝis la  31-an de oktobro 1813(nun 1813-10-31) en Boldogkőváralja, li mortis la 24-an de julio 1889 same en Boldogkőváralja.

Manó Péchy en 1860

Biografio redakti

Manó Péchy maturiĝis en piarista gimnazio en Tata (Hungario), poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa), pli poste li akiris advokatan licencon en 1834. Li estis subnotario, poste ĉefnotario en Abaúj. Ekde 1841 li estis deputito de la departemento en Pozono, kie li apogis politikon de Ferenc Deák. Li simpatiis kun la hungara revolucio de 1848 dum li ne estis aktiva, poste li retiriĝis kaj okupiĝis nur pri la propraj bienoj. En 1867 li aktiviĝis en la politiko kaj li estis respondeculo pri reunuiĝo de Hungarlando kaj Transilvanio kiel guberniestro. Li edziĝis en 1844, lia edzino naskis trifoje, li vidviĝis en 1861. Li ricevis reĝajn premiojn kaj titolon "vera interna sekreta konsilisto".

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beszéde Zemplén vármegye főispáni helytartói székébe 1841. decz. 13. végbement bevezetése alkalmával. (1842)
  • Kolozsvár országgyűlési képviselőinek (Péchy Manó gróf és Hajós János) beszédeik és Sámi László válasza a polgárság nevében. (1875)
  • parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti

Referencoj redakti