Manchita

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Manchita [manĈIta] (Makuleto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 751 loĝantoj sur areo de 38,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas manchegos same kiel tiuj de la fama komarko Manĉo.

Manchita
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06478
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Alonso Muñoz Pulido
Demografio
Loĝantaro 751  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 49′ N, 6° 1′ U (mapo)38.815277777778-6.0227777777778Koordinatoj: 38° 49′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 336 m [+]
Areo 38,2 km² (3 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manchita (Ekstremaduro)
Manchita (Ekstremaduro)
DEC
Manchita
Manchita
situo en Ekstremaduro
Manchita (Hispanio)
Manchita (Hispanio)
DEC
Manchita
Manchita
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manchita [+]
vdr

Situo redakti

Manchita estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 336 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 34 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 38,2 km².

Vivo redakti

Ĝi estas je nur 8 km de Guareña kaj ne estas alia ŝoseo aŭ komunikadvojo kun alia loko, do iome dependas de tiu vilaĝo. La ĉefa ekonomio dependas el la agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe oni konstruis multajn kampardomojn en la ĉirkaŭaĵo ĉu de manĉitanoj ĉu de homoj de la najbara Guareña.

Festoj redakti

  • Festoj de la patronino (7a,8a,9a) de septembro.
  • Sankta Semajno: Unua kamparfesto, Lunde.
  • 2a kamparfesto: Dimanĉe de kvasimodo.

Gravuloj redakti