Manci Zelch Zathureczkyné

ZATHURECZKYNÉ Zelch Manci (zaturecki), edzino de Zathureczky, estis rumania hungara verkistino pri dommastrumado, ĵurnalistino. Ŝi naskiĝis en Baraolt la 17-an de januaro 1900 kaj mortis en Miŝkolco la 11-an de februaro 1984.

Kariero redakti

Manci Zelch Zathureczkyné studis en romkatolika porfraŭlina lernejo de Nagyszeben. Ĝis 1963 ŝi vivis en Baraolt. Ŝi gvidis la porvirinan rubrikon de gazeto Brassói Lapok. Ŝi publikis ankaŭ poemojn, novelojn.

Volumo redakti

  • Saját és összegyűjtött receptkönyv (Barót 1934; ĝis 1943 la libro aperis en sep eldono).

Fonto redakti