Mandelbaŭma efiko

La Mandelbaŭma efiko estas la tendenco enfokusigi al proksimaj celoj dum malbonaj vidkondiĉoj. J. Mandelbaŭm studis kaj nomis tiun efikon en 1960.[1]

Ĉar malpuraj fenestroj grandigas la efikon, tiel, ke ŝoforoj aŭ pilotoj povus pretervidi obstaklon, ĝi estas grava argumento por teni fenestrojn puraj.[2]

Diskuto redakti

Dum malbonaj vidkondiĉoj, ekzemple dum nebula aŭ pluva nokto, la okuloj emas malstreĉiĝi kaj fokusi je sia plej ŝatata distanco,[3] Tiu distanco korespondas kutime al iom malpli ol unu metro, sed grandaj diferencoj konstateblas. Objektoj pli proksimaj al la okuloj pligrandigas la efikon alproksimigante la fokuson.[2]

Oni montris, ke la Mandelbaŭma efiko ne estas refrakta eraro, kia oni komprenas ĝin kutime: ne temas pri struktura eco de la okuloj, sed la efiko estiĝas pro normala perceptoŝanĝo en la cerbo.[3] Konata en aviado kiel spaca malorientiĝo, ĝi efikas al iuj forte, al iuj malforte kaj tute ne al aliaj.[4]

Aviada kaj aŭta savesploroj uzas la Mandelbaŭm-efikon utile por determini misojn en streĉigaj kondiĉoj. Ŝajnas ekzisti konsekvenca modelo pri perceptoj de pilotoj kaj ŝoforoj dum malbonaj vidkondiĉoj. La respondo al kiel kompensi la Mandelbaŭm-efikon daŭre estas serĉata.[5]

Referencoj redakti

  1. MANDELBAŬM J. (1960), An accommodation phenomenon, Archives of Ophthalmology 63:923-926, en Jannick P. Rolland kaj al., Towards Quantifying Depth and Size Perception in 3D Virtual Environments, University of North Carolina, Chapel Hill, North Carolina (angle).
  2. 2,0 2,1 FLINT, David kaj ŬED, David, Human Factors In The Aviation Environment Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (homaj faktoroj en aviadila medio, San Jose State University, angle).
  3. 3,0 3,1 Commission on Behavioral and Social Sciences and Education (1985), Emergent Techniques for Assessment of Visual Performance (novaj teknikoj por kompreno de vidfunkcioj), Nacia Akademio de Sciencoj, Washington, D.C. (angle).
  4. STARK L.R. kaj AĈISON, D.A. (2003), Effect of an intervening screen on accommodation to a distant object Arkivigite je 2007-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (efiko de pera ekrano al alĝustigo al fora objekto), Optometrists Association Australia (angle).
  5. Stanley N. Roscoe (1995), The Mandelbaum Effect And Other Phenomena and their Implication on Pilot Selection Arkivigite je 2007-08-21 per la retarkivo Wayback Machine (la Mandelbaŭma efiko kaj aliaj fenomenoj kaj ilia graveco por elekti pilotojn), Aeronews.