Manfred Ruge

germana politikisto

Manfred Otto Ruge (naskiĝinta en la 7-a de oktobro 1945 en Erfurto) estas germana politikisto de la CDU kaj estis de majo 1990 ĝis 2006 urbestro de Erfurto.

Manfred Ruge
Persona informo
Manfred Ruge
Naskiĝo 7-an de oktobro 1945 (1945-10-07) (78-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno li studis teorian elektroteknikon ĉe la Teknika Universitato Ilmenau. Poste li laboris kiel inĝeniero diversloke ĉe la tiama VEB Optima, kontormaŝinfabriko en Erfurto. En 1969 li edziĝis al Barbara Ruge (nask. Kraft), kun kiu li havas kvar infanojn. Ekde 1987 li estis komisiita fari novan oleo-muelilon. Politike li ekaktivis nur en 1989 dum la Turniĝo. Ne membriĝinte al iu partio, li membriĝis al Neues Form, poste al la CDU.

Urbestro por Erfurto redakti

Vere plentrafo por reevoluanta landa ĉefurbo: Sukcese li kandidatis en 1990 kiel urbestro de Erfurto kaj gajnis dufoje poste reelekton. Liaj fokusoj estis la plifortigo de Erfurto kiel industria urbo kaj la restaŭrado de la belega urbokerno. Por tio oni aljuĝis al li dufoje premiojn de la Germana fondaĵo pri monumentprotektado.

Post akraj kvereloj ene de la frakcio de la kristandemokratanoj li anoncis, ne plu kandidati en 2006. Lia posteulo iĝis politika kontraŭulo, nome la socialdemokrato Andreas Bausewein. Li mem iĝis tria afergvidanto ĉe la Urba administracio (Erfurter Stadtwerke); optike malbonis, ke li mem estis kreinta antaŭe ĉi tiun postenon. Iam poste oni reforigis tiun postenon.

Nuntempe Ruge estras kvin filiojn de la konzerno, i.a. kiel afergvidanto de la pornaĝeja sekcio TFB Thüringer Freizeit und Bäder-GmbH. En tiu funkcio li kunresponsis por la nedaŭra malfermo de la naĝejo ĉe la Norda parko kaj la malkonstruo de la monumentprotektita enirejo.

Ruge ankaŭ estis membro en la estraro de la Deutscher Städtetag, asocio de germanaj memstaraj urboj neestantaj ene de distrikto. Krome li estis prezidanto de la Monda asocio de la ĝemelurboj.

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff: Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872, wen: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 35 (2007). p. 25-27.

Eksteraj ligiloj redakti