Mango (frukto)

manĝebla frukto (uzu Q3919027 por la specio, Q161807 por la genro)

Mango estas tropika frukto de la mangarbo (hindia mangifero). Ĝi estas tre dolĉa drupo kun or-kolora karno kaj grandega kerno. Tiu frukto venas el Azio, kaj estas trovebla nature en Birmo, Barato kaj Pakistano.

Mangarbo en plena florafo en Keralo, Barato.
Ilustração de uma mangueira pelo jesuíta Michael Boym, no livro Flora Sinensis de 1656

Mango estas suka frukto kaj havas multajn specojn kun tre variaj formoj, koloroj, teksturoj kaj gustoj. Ĝi estas ronda aŭ oblonga kaj povas havi pezojn de malpli ol 50g ĝis pli ol 2kg. Ĝi konsistas el ŝelo, manĝebla pulpo (la mezokarpo), kaj malmola endokarpo, kiu enhavas semon. Dum la disvolviĝo de la frukto, la ŝelo estas malhelverda, kiu ŝanĝiĝas al helverdaj, flavaj, oranĝaj, ruĝaj aŭ vinkoloraj tonoj kiam la frukto maturiĝas.

Depende de la vario, la pulpo de la matura mango estas dolĉa, mola aŭ fibra en teksturo, kaj oranĝa aŭ flava en koloro. La vario nomata lint-mango estas tiu, kiu enhavas la plej altan kvanton de fibro. Kiam ĝi ne plene maturiĝis, ĝi havas iom acidan guston. Kiam ĝi ankoraŭ estas verda, ĝia ŝelo havas tiun koloron kaj ĝia pulpo estas tre palverdeca flava, kun malmola konsistenco kaj adstringa acida gusto. Ankaŭ la gusto estas tre malsama inter unu vario kaj alia.

Krom homo, ankaŭ iuj specioj de insektoj, birdoj, vespertoj kaj aliaj mamuloj manĝas mangojn.


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti