Mangonelo estas malgranda mezepoka katapulto, kiu kapablis ĵeti ŝtonojn ĝis 135 kg.

Simpla mangonelo

Marco Polo rakontas, ke li kun siaj patro kaj onklo helpis al la mongola reganto konkeri ribelintan urbon per konstruo de tri mangoneloj. Kiam unuaj ŝtonoj falis sur la urbon kaj detruis kelkajn domojn, la loĝantoj kapitulacis.

Eksteraj ligiloj

redakti