Manila galiono (hispane Galeón de Manila) estas hispana ŝipo, kiu en la tempo de la kolonia Hispana Imperio transportis varojn inter la urbo Manilo, la ĉefurbo de la Filipinoj, tiutempe teritorio de la amerika vicreĝlando Nova Hispanio, kaj la urbo Akapulko en nuna Meksiko.

la "manila galiono" Galeón Andalucía en la haveno de Huelva (Onubo) en februaro 2010

Termino redakti

La nomo ne celas apartan tipon de galiono, sed la maran vojon, je kiu alternis plurmastaj galionaj velŝipoj: El Manilo la ŝipoj transportis varojn el Azio - ekzemple juvelojn, spicojn, pordelanaĵojn kaj silkon - al Akapulko, kaj de tie transportis arĝenton al Manilo, por aĉeto de pluraj aziaj varoj. Kutime la "manilaj galionoj" vojis unufoje jare. Eĉ kiam por transoceana martrafiko ne plu uziĝis galionoj, sed pli modernaj velŝipoj, la vorto "manila galiono" por la komerca vojo pluuziĝis.

La komerca vojo redakti

Jam ekde la jaro 1561 hispanaj velŝipoj ripete veturis de la Filipinoj al Nova Hispanio, sed nur kiam en 1570 la hispana armeo koloniigis la Filipinojn, instaliĝis regula transoceana komerca vojo inter la urboj Manilo kaj Akapulko. La kvanto de la komerco estis severe limigita fare de la hispanaj reĝoj: Ekzemple en 1595 ĝi limiĝis je sume 300 tunoj da varoj, kaj en 1702 je 500 tunoj. Tiel la transportataj aziaj varoj en Nova Hispanio pro sia rareco tenis tre altan valoron. Tian komercan volumenon povis transporti unu ĝis du galionoj. Kiam en 1821 post milito sendependiĝis la ŝtato Meksiko kaj sekve malfondiĝis la hispana vicreĝlando Nova Hispanio, finiĝis la komercaj vojaĝoj de la "manilaj galionoj".

Se la galionoj kun sia arĝenta kargo ne atingis Manilon, la tieaj hispanaj komercistoj ne povis aĉeti varojn, ĉar krom arĝenton ili ne havis interesajn varojn por interŝanĝo. Se la galionoj dum sia vojo de Manilo ne atingis Akapulkon, tio por la komerca vojo estis sama fiasko, ĉar la varoj ja jam estis antaŭpagitaj per granda kvanto da arĝento. La komerco en 1638 kaj 1639 dumtempe plene fiaskis, kiam unu post la alia havariis tri galionoj.

La interkontinentan komercon de la "manilaj galionoj" historiistoj nuntempe taksas gravan elementon en la historio de koloniismo ĝenerale, sed ankaŭ signifan ŝtupon survoje al ekonomia tutmondiĝo.