Maniraptoroj (Maniraptora = "man-kaptuloj") estas klado uzata en filogeneza taksonomio por priskribi la birdojn kaj la dinosaŭrojn al ili plej proksime parencaj. Ĝi estas fratina grupo al la ornitomimosaŭroj kaj en ĝi estas la ĉefaj subgrupoj de deinonikosaŭroj, oviraptorosaŭroj, terizinosaŭroideoj kaj birdoj. Maniraptoroj aperis inter la fosilioj dum la ĵurasio kaj vivadas hodiaŭ en la naŭ mil specioj de birdoj travivintaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maniraptoroj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasio - ĉi-epoke
La manoj de deinoniko (maldekstre) kaj arkeopterigo (dekstre) estas tipaj maniraptoraj manoj
La manoj de deinoniko (maldekstre) kaj arkeopterigo (dekstre) estas tipaj maniraptoraj manoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
(senranga familio) Maniraptoroj Maniraptora
Gauthier, 1986
Subgrupoj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Maniraptorojn karakterizas la longaj brakoj kaj manoj, kiel ankaŭ la manradika (karpa) osto en formo de duon-luno. Inter aliaj trajtoj komunaj al ĉiuj maniraptoroj estas la ĉeesto de forkosto, rigida vosto, plumoj, kaj longa, malantaŭen direktita pubosto. Ankaŭ la 'mortiga ungo' karakteriza por dromeosaŭroj eble estas primitiva trajto por ĉi tiu grupo, kvankam se tiel estas, kelkaj maniraptoraj evolulinioj perdis ĝin poste.

Kelkaj ĉi tiuj trajtoj, kiel la forkosto kaj la malantaŭen direktita pubosto, kiel ankaŭ truhava acetabulo (la truo en la koksosta kavaĵo kiu permesas rektan staradon, trajto komuna al ĉiuj dinosaŭroj), ŝajnas mankas ĉe la skansoriopterigedoj, kvankam ĉiuj ĝis nun trovitaj specimenoj estas ĵus-elkoviĝintoj kaj ilia stranga miksaĵo de "primitivaj" kaj "progresintaj" trajtoj povus ŝuldiĝi al ilia frua stadio de korpa evoluo. Iuj sciencistoj konsideras ilin vere primitivaj kaj hipotezas ke maniraptoroj disbranĉiĝis de la teropodoj tre frue aŭ eble ĉe evoluis de antaŭ-teropodaj dinosaŭroj.[1]

Oni trovis modernajn flugostrukturajn plumojn ĉe preskaŭ ĉiuj konataj maniraptoraj subgrupoj, kaj flugopovon havis (aŭ havas) membroj de la birdofamilio kaj eble ankaŭ la dromeosaŭredoj.

Taksonomio redakti

La maniraptoroj ricevis sian nomon de Jacques Gauthier en 1986, por branĉe bazita klado difinita kiel ĉiuj dinosaŭroj pli proksimaj al la modernaj birdoj ol al la ornitomimedoj. Gauthier notis ke eblas ĉi tiun grupon facile karakterizi laŭ iliaj longaj antaŭkruroj kaj manoj, kiujn li komprenis esti rezulto de adaptiĝo por kaptado (de tio la nomo Maniraptora, kio signifas "man-kaptantoj"). En 1994 Thomas R. Holtz penis difini la grupon nur surbaze de manaj kaj manradikaj trajtoj, kaj aldonis kiel difinajn trajtojn la longajn, maldikajn fingrojn, kurbiĝintajn, alecajn ostojn de la antaŭbrako, kaj manradikajn ostojn kun formo de duon-luno. La plimulto de postaj studoj tamen ne sekvis ĉi tiun difinon, preferante la pli fruan branco-bazitan difinon.

Laŭ la branĉe bazita difino, la ĉefaj grupoj kutime listigitaj inter la maniraptoroj estas la deinonikosaŭroj, oviraptorosaŭroj, terizinosaŭroideoj kaj birdoj. Aliaj taksonoj trovitaj esti maniraptoroj estas la alvarezosaŭredoj, ornitolesto kaj, malpli ofte, la kompsognatedoj. Pluraj taksonoj listiĝis ĉe la maniraptoroj pli certe, kvankam oni ankoraŭ ne findecidis pri ilia lokigo ene de la grupo: la skansoriopterigedoj, pedopeno, kaj jiĥianosaŭro.

Filogenezo redakti

La suba kladogramo sekvas Norell k.a. 2006, kun kladonomoj laŭ la difinoj de Sereno, 2005.[2][3]

Maniraptoroj

Ornitolesto


unnamed

Kompsognatedoj


unnamed

Alvarezosaŭredoj


unnamed
Oviraptoroformaj

Terizinosaŭroideoj



Oviraptorosaŭroj



Paravoj
Deinonikosaŭroj

Troodontedoj



Dromeosaŭredoj




Birdoj







Referencoj redakti

  1. Czerkas, S.A., and Yuan, C. (2002). "An arboreal maniraptoran from northeast China." Pp. 63-95 in Czerkas, S.J. (Ed.), Feathered Dinosaurs and the Origin of Flight. The Dinosaur Museum Journal 1. The Dinosaur Museum, Blanding, U.S.A. PDF abridged version
  2. Norell, M.A., Clark, J.M., Turner, A.H., Makovicky, P.J., Barsbold, R., and Rowe, T. (2006). "A new dromaeosaurid theropod from Ukhaa Tolgod (Omnogov, Mongolia)." American Museum Novitates, 3545: 1-51.
  3. Sereno, P. C., McAllister, S., kaj Brusatte, S. L. (2005). "TaxonSearch: a relational database for suprageneric taxa and phylogenetic definitions." PhyloInformatics, 8: 1-21.[1]