Manjaléu [manĵaleŭ] (arĥaisma vorto kiu signifas "manĝulo", portugallingve) estas monstro de brazila folkloro. Laŭ legendo, tiu monstro neniam povis morti, ĉar ĝia animo ne estas en ĝi, sed en nekonata loko.

La reĝo de Kastilio sukcesis venki la monstron, sed ne povis mortigi ĝin, kaj arestis ĝin en malliberejo de sia kastelo. Reĝidino de Kastilio edziniĝis al viro, kiu havis magian ŝlosilon, tiu ŝlosilo malfermis ĉiujn pordojn. Foje, la reĝo kaj sia bofilo iris al ĉaso, kaj la reĝidino prenis la magian ŝlosilon por malfermi la pordon pro scivolemo. Ŝi apenaŭ malfermis la pordon por rigardi la monstron, ĝi kaptis ŝin kaj fugis al kaverno en arbaro.

Kiam al kastelo revenis la reĝon kaj la edzon de la scivolema princino, oni sciigi ilin pri la tragedio. Per magio, la edzo trovis la kavernon, sed li ne sciis kiel mortigi la monstron. Sekve li diris, magie, al sia edzino, demandi al la monstro kie estas ĝia animo por ke la edzo povu mortigi ĝin. Edzino sukcesis scii ke la animo de l' monstro estis fajro de kandelo en unu ovo, kiu estas interne kolombino, kiu estis en ŝtono, kiu estis sub la maro.

La edzo de reĝinidino estis bofrato de tri magiaj reĝoj, kies helpon li petis. Ili sukcesis trovi la ŝtonon sub la maron, rompi la ŝtonon, mortigi la kolombinon, disŝiri la ovon kaj malfajrigi la kandelon, tiel la monstro mortis kaj la princino de Kastilio restis libera.