La manksa kato (angle: Manx) estas raso de kato, kiu origine vivis en Manksinsulo, insulo en la Irlanda maro, de kie ĝi ricevis sian nomon. La loĝantoj de la insulo estas tre fieraj pri sia senvosta kato, ke ili elektis tion por simbolo de la insulo. Ĝi estas tre lerta, moviĝema, saĝa, senbezona, tenaca besto.

Manksa kato
Lando de deveno:
Manksinsulo
Normoj de bredado (eksteraj ligoj):
AACE Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine, CFA Arkivigite je 2006-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, ACFA Arkivigite je 2009-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, TICA Arkivigite je 2006-08-09 per la retarkivo Wayback Machine, CCA Arkivigite je 2005-12-03 per la retarkivo Wayback Machine,
ACF Arkivigite je 2008-02-09 per la retarkivo Wayback Machine, FIFe, GCCF

La manksa kato estas tute senvosta besto, per stranga iro, kun granda kaj globforma kapo, mallonga, denshararo. La koloro de ĝia okulo havas saman farbon ol la felo. La senvoste naskiĝintaj katidoj ofte formortas.

La senvosteco estas rezulto de genetika mutacio: la korpokonstruo de la besto ŝanĝiĝis, la postkola areo estas rondiĝinta, la dorso mallonga, la postaj kruroj de la kato estas pli longaj, fortaj ol la antaŭaj. Pro la menciitaj la moviĝo de la kato ne estas tiu leĝera paŝado ol kutima, sed iom simila al saltadeto. Ĝi mallerte grimpas kaj ne povas desalti el alto.

Ekzistas mitoj pri ties originoj.

  1. Kiam la arkeo de Noa pretis, li fermis la pordon al la vosto de la kato.
  2. Kiam la keltoj okupis la insulon, la soldatoj detranĉis la voston de indiĝenaj katoj kaj alpikis kasken kiel ornamaĵon. Poste la vostokurtigo iĝis kutima.
  3. Kelkaj pensas, ke la kato estas ŝippereulo de la hispana Armada, kiu plimultiĝis en la insuloj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti