Manmohan SINGH (urdue: منموہن سنگھ, panĝabe: ਮਨਮੋਹਨ ਿਸੰਘ, hinde: मनमोहन सिंह) (naskotago: 26-a de septembro, 1932) estas la dekkvara ĉefministro de Barato. Naskiĝinte en vilaĝo en la tiama provinco de Panĝabo en la Brita Barato, li kompletigis sian bazan edukon ĉe la Universitato de Panĝabo en 1948. Poste li iris al Unuiĝintan Reĝlandon por studi ekonomikon ĉe la Universitato de Cambridge. Li publikigis sian unuan libron India’s Export Trends and Prospects for Self-Sustained Growth en 1964, kiu estas kritika de la tiamaj, barataj, negocaj polisoj.[1]

Manmohan Singh
منموہن سنگھ
ਮਨਮੋਹਨ ਿਸੰਘ
मनमोहन सिंह
Persona informo
ਮਨਮੋਹਨ ਸਿੰਘ
मनमोहन सिंह
મનમોહન સિંહ
Naskiĝo 26-a de septembro 1932
en Brita Barato
Religio siĥo
Lingvoj anglahindia vd
Loĝloko 7, Lok Kalyan Marg vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio vd
Alma mater Universitato de Panĝabo
Universitato de Cambridge
Partio Barata Nacia Kongreso
Familio
Edz(in)o Gursharan KAUR
Infanoj Amrit KAUR (nask. 1969)
Upinder KAUR
Daman KAUR
Profesio
Okupo politikisto
13-a Ĉefministro de Barato
Dum 22-a de majo 2009
Antaŭulo Manmohan Singh
Ĉefministro
Dum 22-a de majo 200422-a de majo 2009
Antaŭulo Atal Behari Vajpayee
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

En la 70-aj jaroj li laboris por la ŝtato, kiel financa konsilisto. Komence de la 80-aj jaroj li iĝis estro de la centra banko. Poste li laboris kiel konsilisto de la ĉefministro, poste (1991-1996) ministro pri financoj ĉe la registaro de Narasimha Rao.

Lia rolo kiel financa ministro donis al li grandan prestiĝon. Li klopodis ekvilibrigi politikon favoran al malsupraj tavoloj kun liberaligo de la ekonomio kaj privatigo de ŝtataj entreprenoj.

Post la malvenko en la sekvaj balotoj, li restis fidela al la grupo de la familio Gandhi, en la krizo sekvanta la elekton de Sonia Gandhi kiel gvidanto de la partio Barata Nacia Kongreso (ŝi estis kontraŭita de parto de la partio pro sia itala deveno). Li agadis dum tiuj jaroj kiel gvidanto de opozicio en la Rajya Sabha (Senato).

Kiam la Kongreso venkis en la baloto de majo de 2004, Sonia Gandhi refuzis sian nomumon kiel ĉefministron, kaj sugestis la nomon de Dro. Singh. Li estis elektita la 19-an de majo de 2004 fare de la prezidento A.P.J. Abdul Kalam.

Lia eco kiel ano de religia minoritato (kaj ankaŭ de lingva, ĉar lia denaska lingvo estas la panĝaba) helpis mildigi la tensiojn inter la diversaj grupoj de tiom varia lando. Li ankaŭ strebis mildigi la streĉojn kun la najbara lando, Pakistano.

Referencoj redakti

  1. Meet Your PM (angle). Government of India. Alirita 2012-04-30.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:13-a Ĉefministro de BaratoPoste: 
Atal Bihari Vajpayee2004–2014Narendra Modi