Manpilka Mondpokalo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monda Ĉampionado de Manpilkado.

La Manpilka Mondpokalo estas konkurso por determini la plej bonajn virajn ŝtatajn teamojn de manpilkado de la mondo. La Internacia Federacio de Manpilkado aranĝas la konkurson. La unua ĉampionado estis en 1938 en Germanio. Ĝi estis dutaga evento de kvar teamoj. La ludotempo estis 2 × 15 minutoj. En 1958 Brazilo estas la unua ekstereŭropa teamo, kiu partoprenis en la monda ĉampionado. En la 5-a ĉampionado en 1964 Japanio estas la unua ekstereŭropa teamo, kiu gajnis ludon.[1] En 1954 la ludotempo estis 2 × 25 minutoj.[2] Ekde 1958 la ludotempo estas la nuna 2 × 30 minutoj.[3]

Manpilka Mondpokalo
Branĉoj • 1938 World Men's Handball Championship
• 1954 World Men's Handball Championship
• 1958 World Men's Handball Championship
• 1961 World Men's Handball Championship
• 1964 World Men's Handball Championship
• 1967 World Men's Handball Championship
• 1970 World Men's Handball Championship
• 1978 World Men's Handball Championship
• 1982 World Men's Handball Championship
• 1986 World Men's Handball Championship
• 1990 World Men's Handball Championship
• 1993 World Men's Handball Championship
• 1995 World Men's Handball Championship
• 1997 World Men's Handball Championship
• 1999 World Men's Handball Championship
• 2001 World Men's Handball Championship
• 2003 World Men's Handball Championship
• 2005 World Men's Handball Championship
• 2007 World Men's Handball Championship
• 2009 World Men's Handball Championship
• 2011 World Men's Handball Championship
• 2013 World Men's Handball Championship
• 2015 World Men's Handball Championship
• 2017 World Men's Handball Championship
• 2019 World Men's Handball Championship
• 2021 World Men's Handball Championship
• 2023 World Men's Handball Championship
• 2025 World Men's Handball Championship
• 2027 World Men's Handball Championship
• 2029 World Men's Handball Championship
• 2031 World Men's Handball Championship vd
Fondita en 1938
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La mondopokalo
La finalo de la 2009-a konkurso en la Halo Zagrebo

Krom tiuj halaj ĉampionadoj komence ankaŭ ekzistis subĉielaj kampaj ĉampionadoj. Inter 1938 kaj 1966 ĝi okazis sepfoje. Ĝis 1993 la konkursoj nur okazis neregule - ofte ĉiun trian aŭ kvaran jaron. Ekde 1993 ili okazas ĉiun duan jaron. La ĉampionado ekde 2001 kutime okazas en januaro kaj februaro.

En la konkurso la eŭropaj teamoj superregas la medalpoziciojn. Kataro estas sola neeŭropa ŝtato kiu gajnis medalon. La teamo gajnis arĝentomedalon en 2015 dum ĝi estas gastiganta lando. Egiptujo en 2001 kaj Tunizio en 2005 atingis la ludon pri la tria rango, sed malvenkis ĝin. La teamo de Francio gajnis la mondopokalon plej ofte.

La konkurso plej ofte estis disvolvitaj en tri etapoj. Kaj la unua kaj la dua estas rondbataloj. Li fina etapo konsistas el duonfinalo kaj finalo. Inter 1995 ĝis 2017 sepfoje okonfinalo sekvis la unuan etapon. Por la eliminitaj teamoj de la unua etapo la konkurso ne finiĝas tuje. Ili ankoraŭ havas ludojn pri la ceteraj rangoj, por ke ĉiu teamo havu rangon en la fina tabelo.

Rezultatoj redakti

N-ro Jaro Gastiganto Venkinto Rezulto 2-a 3-a 4-a Teamoj
1
1938
Germanio   Germanio Grupoludoj   Austrio   Svedio   Danio 4
2
1954
Svedio   Svedio 17:14   FR Germanio   Ĉeĥoslovakio   Svisio 6
3
1958
GDR   Svedio 22:12   Ĉeĥoslovakio   Germanio[n 1]   Danio 16
4
1961
Germanio   Rumanio 9:8 p.2p.   Ĉeĥoslovakio   Svedio   Germanio[n 1] 12
5
1964
Ĉeĥoslovakio   Rumanio 25:22   Svedio   Ĉeĥoslovakio   FR Germanio 16
6
1967
Svedio   Ĉeĥoslovakio 14:11   Danio   Rumanio   Sovetunio 16
7
1970
Francio   Rumanio 13:12 p.2p.   GDR   Jugoslavio   Danio 16
8
1974
GDR   Rumanio 14:12   GDR   Jugoslavio   Pollando 16
9
1978
Danio   FR Germanio 20:19   Sovetunio   GDR   Danio 16
10
1982
Germanio   Sovetunio 30:27 p.p.   Jugoslavio   Pollando   Danio 16
11
1986
Svislando   Jugoslavio 24:22   Hungario   GDR   Svedio 16
12
1990
Ĉeĥoslovakio   Svedio 27:23   Sovetunio   Rumanio   Jugoslavio 16
13
1993
Svedio   Rusio 28:19   Francio   Svedio   Svislando 16
14
1995
Islando   Francio 23:19   Kroatio   Svedio   Germanio 24
15
1997
Japanio   Rusio 23:21   Svedio   Francio   Hungario 24
16
1999
Egiptio   Svedio 25:24   Rusio   Jugoslavio   Hispanio 24
17
2001
Francio   Francio 28:25 p.p.   Svedio   Jugoslavio   Egiptio 24
18
2003
Portugalio   Kroatio 34:31   Germanio   Francio   Hispanio 24
19
2005
Tunizio   Hispanio 40:34   Kroatio   Francio   Tunizio 24
20
2007
Germanio   Germanio 29:24   Pollando   Danio   Francio 24
21
2009
Kroatio   Francio 24:19   Kroatio   Pollando   Danio 24
22
2011
Svedio   Francio 37:35 p.p.   Danio   Hispanio   Svedio 24
23
2013
Hispanio   Hispanio 35:19   Danio   Kroatio   Slovenio 24
24
2015
Kataro   Francio 25:22   Kataro   Pollando   Hispanio 24
25
2017
Francio   Francio 33:26   Norvegio   Slovenio   Kroatio 24
26
2019
Germanio/Danio   Danio 31:22   Norvegio   Francio   Germanio 24
27
2021
Egiptio   Danio 26:24   Svedio   Hispanio   Francio 32
28
2023
Pollando/Svedio 32
  1. 1,0 1,1 Antaŭ 1962 ne rajtas partopreni du germanaj teamoj. Tial tutgermana teamo partoprenis.

p.p. = post plilongigo p.2p. = post du plilongigoj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • ihf.info Retpaĝo de la Internacia Federacio de Manpilkado