Ne konfuzu kun manksa lingvo


Mansa lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Ob-ugra lingvaro
Parolantoj 938
Skribo cirila alfabeto, Mansi alphabet
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mns
  Glottolog mans1258
Angla nomo Mansi
Franca nomo mansi
vdr

La mansa lingvo (aŭ mansia aŭ pli frue ankaŭ vogula) estas lingvo parolata de mansoj. La lingvo apartenas al la ugra branĉo de la finn-ugra lingvaro (kaj tiel al la urala lingvaro). Ĝi estas parolata ĉefe en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra. En 1989 vivis 8500 mansoj, el kiuj 37% parolis la mansan lingvon.

Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la ĥanta lingvo kaj la hungara lingvo. La hungara kaj la mansia lingvo disbranĉiĝis en ĉirkaŭ 500 a. K..

La lingvo estas aglutina kun multaj sufiksoj.