Mansardo estas loĝebla ejo, formita sur la lasta etaĝo de domo kun la mansarda tegmento.

Mansardoj en Parizo

Popularecon al domoj kun la simila arkitekturo donis la franco Francisko Mansart per siaj laboroj en Parizo meze de la 17-a jarcento. Komence de la 19-a jarcento, konekse kun industriigo kaj urbanizo, en mansardoj loĝis plejparte malriĉaj homoj.

Laŭ Francisko Azorín mansardo estas Tegmenta armaturo, kies klintraboj formas encirkeblan kvarlateran figuron, celante lasi loĝeblan la interno.[1] Li indikas etimologion el Mansard, propra nomo de franca arkitekto (1598-1666j), kiu disvastigis la uzadon de ĉi tiuj armaturoj.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.