Manuel José Quintana

Manuel José Quintana y Lorenzo, (naskiĝis en 1772 en Madrido, mortis en 1857 en Madrido) estis hispana verkisto kaj unu el la plej gravaj figuroj de la transiro de la Klerismo al la Romantismo. Li studis juron en la Universitato de Salamanko kaj ekverkis poezion sub la influo de gravaj tiamaj verkistoj kiel Meléndez Valdés, Nicasio Álvarez de Cienfuegos kaj Gaspar Melchor de Jovellanos. Li premieris sian teatraĵon Pelayo (1805) kaj poste estis nomumita cenzuristo de teatro. Aliaj teatraĵoj perdiĝis pro la konfuzo pro la napoleona invado.

Manuel José Quintana
Persona informo
Manuel José Quintana y Lorenzo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1772 (1772-04-11)
en Madrido
Morto 11-an de marto 1857 (1857-03-11) (84-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Subskribo Manuel José Quintana
Profesio
Okupo verkisto • poeto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr