Manuel José de Arce y Fagoaga

La Generalo Manuel José de Arce y Fagoaga (San Salvador, Salvadoro, n. la 1-an de januaro de 1787, - m. la 14-an de decembro de 1847) estis militisto kaj politikisto de Salvadoro, unua Prezidento de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko.

Manuel José de Arce y Fagoaga
Persona informo
Manuel José de Arce y Fagoaga
Naskonomo Manuel José de Arce y Fagoaga
Naskiĝo 1-an de januaro 1787 (1787-01-01)
en San-Salvadoro
Morto 14-an de decembro 1847 (1847-12-14) (60-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko San-SalvadoroAkapulkoSan Cristóbal de las Casas • San Juan del Río • San-Salvadoro vd
Ŝtataneco SalvadoroHispana Imperio • United Provinces of Central America • Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko vd
Alma mater Universitato de San Carlos de Gvatemalo vd
Familio
Patro Bernardo José de Arce y León vd
Patrino Dominga Antonia Fagoaga y Aguilar vd
Edz(in)o María Felipa de Aranzamendi y Palomo vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Bernardo José de Arce kaj Antonia Fagoaga. Li geedziĝis kun Felipa de Aranzamendi y Aguilar. Li estis posteulo de Sancho de Barahona "El Viejo" (La Maljuna) unu de la konkistadoroj kiuj estis kun Hernán Cortés en Tenoĉtitlano kaj poste kun Pedro de Alvarado. Li studis filozofion en Gvatemalo.

Li partoprenis ekde frue en la sendependenda movado, inter ili la unua Grito de Independencia (Sendependa Krio) en lia naskiĝurbo la 5an de novembro 1811. Li estis enkarcerigita pro politikaj kialoj de 1815 al 1818.

Li ege kontraŭis la ideon de la aneksiigon de Salvadoro al la Meksika Imperio starigita de Agustín de Iturbide kaj partoprenis en la misio sendita al Usono por klopodi atingi, ke Salvadoro formu parton de tiu lando.

Li formis parton de la provizoraj centramerikaj registaroj kiuj regis el 1823 al 1825. Por la prezidentaj centramerikaj balotadoj de 1825, kvankam la nombra majoritato korespondis al la konservativulo hondura José del Valle, la liberala frakcio de la Federisma Kongreso decidis ke ne okazis absoluta majoritato kaj elketis na Manuel José de Arce y Fagoaga kiel Prezidento por la periodo 1825-1829. Tio faris ke lia regado estas polemika ekde la komenco.

Spite esti liberala kaj apogita de la liberaloj, tuj tiuj distanciĝis el li kaj ekde 1826 nek la Kongreso nek la Federa Senato rekunsidis. Arce ekhavis tiam apogon de la katolika eklezio kaj de la konservativa partio, sed havis ankaŭ malfacilaĵojn kun la registaro de Gvatemalo, kaj ĉirkaŭ 1827 granda parto de Centrameriko estis sub enlanda milito.

En 1828 li provizoris alvokis por la prezidantecon la Vicprezidanton Mariano Beltranena y Llano, kaj kiam li volis repreni ĝin, Beltranena malakceptis redoni ĝin. Spite tio, kiam en aprilo de 1829 Francisco Morazán Quesada ekhavis la povon perforte kaj oni nomumis na José Francisco Barrundia y Cepeda kiel provizora Prezidento, Arce estis persekutata kaj ekziliata. Li loĝis unue en Usono kaj poste en Meksiko. Li revenis al Salvadoro en 1842.