Manuel Ribeiro da Costa e Almeida

Manuel Ribeiro da Costa e ALMEIDA estis portugala kirurgo kaj verŝajne la unua portugala esperantisto.[1] Li loĝis en Rezende kaj estis membro de la Lingva Komitato.[2]

Manuel Ribeiro da Costa e Almeida
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Almeida tradukis la francan lernolibron de Louis de Beaufront kun dudirekta vortaro en la portugalan (du eldonoj 1896 kaj 1898).

Verkoj redakti

  • 1896: A Lingua Universal Esperanto. Methodo completo comprehendendo dois voccabularios segundo a edição franceza de M. L. de Beaufront traduzido e coordenado por Manuel Ribeiro da Costa e Almeida. Gouveia: Manuel Ribeiro da Costa e Almeida, 1896. 216 p. 2a eld. 1898. Skanaĵo en la kolekto de IEMW.

Notoj redakti

  1. Artikolo Portugalujo en Enciklopedio de Esperanto.
  2. Fritz Schuck: Albumo de konataj esperantistoj, Braunschweig 1906, p. 39.