Manuel Urrutia Lleó

Manuel Urrutia Lleó (n. en Yaguajay, Kubo, la 8-an de decembro 1908 - m. en Nov-Jorko, la 15-an de julio 1981) estis kuba politikisto.

Manuel Urrutia Lleó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1901 (1901-12-08)
en Yaguajay
Morto 5-an de julio 1981 (1981-07-05) (79-jaraĝa)
en Kvinzo
Ŝtataneco Kubo vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo politikistojuĝistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Urrutia partoprenis en la movado kaj bataloj kontraŭ la diktaturoj de Gerardo Machado kaj Fulgencio Batista.

Li akceptis la estradon de la Ŝtato kiel provizora prezidento de Kubo inter la 3-a de januaro kaj la 17-a de julio 1959, sed estis anstataŭita post granda populara protesto kontraŭ la demisio de Fidel Castro kiel unua ministro. Lin sukcedis Osvaldo Dorticós Torrado, kiu estis la plej lojala al la socialismaj reformoj entreprenitaj de la revolucio.

Manuel Urrutia serĉis azilon en la ambasadejo de Venezuelo kaj poste ekziliĝis al Usono, kie estis instruisto de la hispana lingvo en la novjorka kvartalo Queens. Forpasis en Nov-Jorko la 15-an de julio 1981.

En Kubo la oficiala politiko konsideras lin perfidanto de la revoluciaj principoj kaj apenaŭ estas menciataj en la lerneja studobjekto Historio de Kubo.