Marócsa [marOĉa] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Marócsa situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo. Sellye troviĝas 7, Szigetvár 18, Szentlőrinc 24, Pécs 46, Budapeŝto 242 kilometrojn [1] Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Morocha". En 1431 jam la paroĥo estis menciita. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En la 19-a jarcento pro incendio la tuta vilaĝo forbruliĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 plejparte ciganoj loĝis en Marócsa.

En Marócsa migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti