Maršová-Rašov (hungare Marsófalva [marŝofalva]) estas unuiĝinta municipo en Slovakio.

Maršová-Rašov
hungare: Marsófalva
municipo
Oficiala nomo: Maršová-Rašov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Bytča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Rivero Váh
Situo Maršová-Rašov
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 59″ N 18° 30′ 46″ O / 49.18306 °N, 18.51278 °O / 49.18306; 18.51278 (mapo)
Areo 9,610933 km² (961,09 ha)
Loĝantaro 815 (31.12.2010)
Denseco 84,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1400
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 013 51
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj BY
NUTS 517798
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Maršová-Rašov
Retpaĝo: www.marsova-rasov.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Maršová-Rašov situas laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtovojo Žilina-Považská Bystrica. Malantaŭ la aŭtovojo Váh fluas. Bytča troviĝas je 6 km.

Historio redakti

Maršová redakti

La loko estis loĝata jam dum la antaŭhistoriaj tempoj. En la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1400 laŭ tiama hungara ortografio "Marsowafalwa". En 1784 loĝis tie 134 vilaĝanoj en 21 domoj, en 1828 139 vilaĝanoj en 63 domoj.

Rašov redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en formo "Rasov". En 1784 loĝis tie 340 vilaĝanoj en 47 domoj, en 1828 363 vilaĝanoj en 20 domoj.

Urbanov redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝeto en 1269 laŭ tiama hungara ortografio "Urbano". En 1784 loĝis tie 72 vilaĝanoj en 9 domoj, en 1828 75 vilaĝanoj en 7 domoj.

Unuiĝo redakti

En la 19-a jarcento Marsófalva, Urbanó kaj Rassó unuiĝis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Rassó-Marsófalu-Urbanó, poste ĝi ricevis mallongan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Marsófalva 467 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1924, 1958 kaj en 1960 inundoj okazis. En 2001 vivis en Maršová-Rašov 764 homoj, (762 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti