Mara (rivero, Iza)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mara

Mara (hungare Mára) estas rivero en la rumana distrikto Maramureș, maldekstra flankrivero de Iza. Ĝia enfluejo estas ĉe la vilaĝo Vadu Izei. Ĝia supra parto, supre de la vilaĝo Mara, estas nomata ankaŭ Valea Brazilor.

Mara
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Maramureș (Rumanio)
Longeco 40 km
Akvokolekta areo 406 km²
Fluo
Fonto montaro Țibleș
- Alteco super marnivelo 1,150 m
Enfluejo al Iza, ĉe Vadu Izei
- Alteco 300 m
- Koordinatoj 47° 53′ 29″ N, 23° 56′ 24″ O (mapo)47.89138888888923.94
Altecodiferenco 850 m
Geografio
Trairataj urboj Mara, Desești, Hărnicești, Sat-Șugatag, Giulești, Berbești, Vadu Izei
Alfluantoj
- Dekstraj Cosău
vdr

Mara fluas pli-malpli nord-orienten, fine norden. Ĉe Berbești ĝi disbranĉiĝas kaj formas insulon pli ol unu kilometron longan kaj 200 metrojn larĝan. Ĝi estas neloĝata, sed de ambaŭ flankoj atingebla per pontoj.

La nacia vojo DN18 sekvas la valon de Mara je preskaŭ ties tuta longo.