La maranaa lingvo estas membro de la aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de la Filipinoj. Ĝi parolatas en la regiono ĉirkaŭ la lago Lanao en la centra parto de la insulo Mindanao, precipe en la provincoj Norda Lanao kaj Suda Lanao, malpli amplekse ankaŭ en la regiono Sabaho de Malajzio. Laŭ la retejo Ethnologue en 1981 ĝis 1990 estis ĉirkaŭ 1 030 000 parolantoj.

Maranaa lingvo
Maranao
lingvo • moderna lingvo
Danao
Parolata en centra Mindanao (Filipinoj)
Parolantoj 780 000
Denaskaj parolantoj nekonate (laŭ la retejo Ethnologue en 1981–1990 ĉirkaŭ 1 030 000)
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia lingvaro
mindanaa lingvaro
danaa lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mrw
  Glottolog mara1404
Angla nomo Maranao
Franca nomo maranao
vdr
areo en kiu la maranaa precipe parolatas