Maravedo, en hispana origine maravedí, estis antikva hispana monunuo uzata inter la 11-a kaj la 14-a jarcentoj, kiu utilis ankaŭ kiel kalkula monunuo ĝis la 19-a jarcento.

Maravedo
monerovaluto
Ŝtato: Reĝlando Hispanio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Averso de monero de 4 maravedoj (kupro) de la Katolikaj Gereĝoj kun stampo de Kvenko.

Historio redakti

Etimología redakti

Pri la etimologio plej akceptita de la vorto maravedí (koresponda al almoravidoj) oni akceptu la supozon ke antaŭ tiuj (1086 al 1146) ne uzatis en Hispanio nenia monero aŭ monunuo tiunoma, sed jam en la Foruo de Melgar de Suso, de 950, oni mencias maravedises, kaj en dokumento de Fernando la 1-a al la lokoj dependaj de lo monaĥejo de Kardenjo kaj en la Foruo de Sepúlveda, ekzemple, aperas tiu vorto sed eble kiel ĝenerala monaludo.

Ĉiukaze certe fine de la 12-a jarcento kaj komence de la 13-a, dum la regado de Alfonso la 8-a, la maravedo jam ekzistis reale, kun preciza valoro, nome tiu de la dinaroj de la almoravidoj, kiujn tiu kristana reĝo de Kastilio imitis, stampante monerojn el oro, de egalvaloraj pezo kaj valoro, skribitaj en arabaj literoj, variante nur iome la tekston kaj enmetante inter ili la signalon de la kruco.»}}

Tiele ambaŭ kristanaj kaj arabaj maravedoj estis uzataj en ĉiuj regnoj el la du areoj de la tiama Iberio. La dokumentoj estas tiom abundaj ke apenaŭ estas foruo aŭ dokumento de la tempo de Alfonso la 8-a al Ferdinando la 3-a la Sanktulo, kiu ne mencias maravedises, kiel supera kuranta monunuo.

Literaturo redakti

  • Guinot Rodríguez, Enric. La Baja Edad Media en los siglos XIV y XV. Economia y Sociedad. Madrid: Síntesis. ISBN 84-9756-116-3.
  • MacKay, Angus (1981) (en inglés). Money, prices and politics in Fitfteenth Century Castile. London: Royal Historical Society. ISBN 0-901050-82-2.

Eksteraj ligiloj redakti