Marbach LU

Komunumo de Kantono Lucerno, Svislando

Marbach estis ĝis la 31-a de decembro 2012 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Escholzmatt-Marbach en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Marbach
Blazono de Marbach
Alppaŝtejo Wittenfärren en la komunumo Marbach
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Komunumo(j) Escholzmatt-Marbach
Koordinatoj  46° 51′ 16″ N 7° 54′ 0″ O / 46.85444 °N, 7.90000 °O / 46.85444; 7.90000 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 16″ N 7° 54′ 0″ O / 46.85444 °N, 7.90000 °O / 46.85444; 7.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1193
Areo 45,10 km²
Alteco 871 m super marnivelo
Poŝtkodo 6196
Mapo de Marbach
vdr

Geografio redakti

Marbach situas en la sudokicdenta parto de la regiono Entlebuch ĉe la bordo de la rivero Ilfis, kiu fontas sur la komunuma teritorio kaj estas alfluas de Emme. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Schärlig kaj Marbachegg. La komunumo apartenas al la UNESKO-biosfero Entlebuch.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Marbach limas en nordo al Escholzmatt, al en oriento al Flühli, kaj en sudo al Schangnau, Trub kaj Eggiwil (ĉiuj en Kantono Berno).

Trafiko redakti

Marbach situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la reto de la publika transporto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Escholzmatt. En Marbach ekzistas seĝtelfero al Marbachegg. Krome la loko disponas pri du skiliftoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Marbach datiĝas el la jaro 1306 kiel Marpach.

En mezepoko Marbach estis posedaĵo de la Senjoroj de Wolhusen. Fine de la 13-a jarcento Marbach falis sub la regado de la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Abatejo Trub kaj asociiĝis en la jaro 1385 unuan fojon kun Lucerno. Krom Marbach kaj Escholzmatt ĉiuj entlebuĥaj komunumoj en la jaro 1405 definitive fariĝis lucernaj. Marbach kaj Escholzmatt dume falis al la jurisdikcio de la kampara tribunalo Ranflüh, kiu apartenis al Berno. Tiel kaj Berno kaj Lucerno postulis la suverenecon pri Marbach kaj nur en la kontraktode 1470 Marbach kaj Escholzmatt fariĝis parto de la Lucerna voktejo Entlebuch, dum Trub restis Berna. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Marbach kaj Escholzmatt formis kune la tiel nomitan Supran Entlebuch, dum la Helveta Respubliko Marbach apartenis al la distrikto Schpfheim kaj ek de 1803 al la nuna distrikto Entlebuch.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumo Marbach estis kunigita kun Escholzmatt al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach kaj ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.[1]

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti