Marc RICH (naskiĝis la  18-an de decembro 1934(nun 1934-12-18) en Antverpeno, Belgio kiel Marc David REICH, mortis la 26-an de junio 2013 (78‑jara)) estis sukcesa krudmateriala komercisto, kiu famiĝis ĉefe pro tio, ke Bill Clinton amnestiigis lin en sia lasta labortago, en 1991.

Marc Rich
Persona informo
Naskonomo Marcell David Reich
Naskiĝo 18-an de decembro 1934 (1934-12-18)
en Antverpeno
Morto 26-an de junio 2013 (2013-06-26) (78-jaraĝa)
en Lucerno
Mortokialo apopleksio
Tombo Einat
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco UsonoHispanioBelgioIsraelo
Alma mater Universitato de Novjorko • Forest Hills High School • Rhodes Preparatory School
Familio
Edz(in)o Denise Eisenberg Rich
Okupo
Okupo entreprenisto • financisto • entreprenisto
TTT
Retejo http://www.marcrich.ch
vdr

Biografio redakti

La familio de Rich fuĝis en 1940 antaŭ la nazia invadio de Belgio al Francio, unu jaron poste al Usono. Ili komence vivis ĉe parencoj en Novjorko, poste en Filadelfio, Kansas City kaj fine denove Novjorko. La familio ricevis la usonan ŝtatnecon en 1945 kaj ŝanĝis la nomon al Rich.

Lia patro komercis kun juvelaĵoj, aŭtomobil-eroj, tabako. La familio akiris grandan profiton per jutasakoj, kiujn la armeo bezonis urĝe dum la Koreia milito (1950–1953).

Li komencis labori en 1954 ĉe la krudmateriala entrepreno Phillip Brothers kaj estis inter 1964 kaj 1974 afergvidanto de Philipp Brother en Hispanio. Li komencis komercadon kun nafto en komenco de la 1970-aj jaroj. Li fondis en 1974 propran krudmaterialan entreprenon „Marc Rich + Co AG“, kun sidejo en Svislando. Lia firmao iĝis dum jardeko plej konata kaj sukcesa entrepreno en tiu merkata breĉo. La entrepreno estis alinomata en 1979 al „Marc Rich + Co Holding AG“. Li vendis en 1993 la komercan parton de „Marc Rich + Co Holding AG“ al la manaĝeroj. El tio estiĝis la entrepreno Glencore. Marc Rich fondis en 1996 la entreprenon „Marc Rich + Co Investment AG“ kaj tio estis en 1997 aliformita al „Marc Rich + Co Holding GmbH” kaj li vendis en 2003 sian parton en “Marc Rich + Co Investment” al ties manaĝeroj.

En majo de 2007 Marc Rich ricevis honordoktoran titolon de la Universitato Bar Ilan en Tel-Avivo, pro siaj mondonacoj al esplorado de leŭkemio.

Antaŭ sia morto li vivis en Meggen bei Luzern (Svislando).