Marcel JULLIEN (naskiĝis la 16-an de januaro 1906 kaj mortis en junio 1985) estis franca instruisto de matematiko kaj Esperantisto, loĝinta en Aix-en-Provence, kie li estis tre estimata E-a aktivulo.

Marcel JULLIEN kun verda stelo

Biografio redakti

Infanaĝo en Vaŭkluzo redakti

Marcel JULLIEN naskiĝis en kamparana familio, kies li estis la unua infano. Li estis bona lernanto tiam li lernadis kaj samtempe helpis hejme dum la feriaj tagoj. Li sukcesis ĝis iĝi instruisto.

Por lia unua posteno, li instruis matematikon ĉe la fama liceo Carnot en Tunizo de 1931 ĝis 1939.

Dum kaj post la dua milito, li instruis en Aix-en-Provence ĉe la liceo Mignet ĝis iĝi emerito

Esperanta loka agado redakti

Li lernis Esperanton por partopreni la 42-an Universalan Kongreson de Esperanto en Marsejlo en 1957.

Li iĝis tre granda aktivulo ĉe la aiksa Esperanta klubo. Li esperantigis kelkajn lernantojn kiuj iĝis famaj : Claude Nourmont, Renée Triolle, Michel Duc Goninaz...

Tre nature il iĝis Civitano de la Mondo. Li havis ankaŭ alian ŝatokupon: la Disdona ekonomio.

Verkado redakti

Li faris multajn tradukojn el la franca kaj el la provenca lingvoj sed tiuj verkoj neniam estis eldonitaj.

Eksteraj ligiloj redakti