Marcello NIZZOLI {2-an de januaro 1887 Boretto - 31-an de julio 1969 Camogli) estis itala fasonisto, arkitekto kaj pentristo.

Marcello Nizzoli

itala pentristo, arkitekto, fasonisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro 1887
en Boretto, Italio
Morto 31-a de julio 1969
en Camogli, Italio
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioItalio
Okupo
Okupo dezajnisto • arkitekto • pentristo • grafikisto • desegnisto • poster artist
Verkoj Olivetti Lettera 22
vdr
Afiŝo por la itala moda marko Bernocchi, desegnita de Marcello Nizzoli, 1923

Post diplomiĝo je la Istituto d'Arte Paolo Toschi de Parmo li komencis esti konata kiel pentristo, kune kun la grupo Nuove Tendenze (Novaj Tendencoj) kaj farante afiŝojn por la alkoholaĵo Campari.

En la 1930-aj jaroj li instruis je la Instituto superiore di industrie artistiche (ISIA) de Monza.

Li partoprenis en la preparado de diversaj ekspozicioj inkluzive de la Ekspozicio de la faŝisma Revolucio (1932), la Ekspozicio de Aeronaŭtiko (1934), la Halo de Venko VI Milano Triennale de 1936.

Li faris ses mapojn de Italio (Asizo, Napolo, Padovo, Pizo, Bolonjo, Triesto) pentrita sur la muroj de la antaŭĉambro de la tria klaso de Centra Stacidomo de Milano, tiam transformita al Librejo Feltrinelli.

Lia famo estas ĉefe pro la firmao Olivetti kie fine de la 1930-aj jaroj li komencis funkcii kiel redaktisto kaj poste fasonisto, kreante interalie, la faman tajpilon Letera 22.

Samtempe li laboris kiel arkitekto por fari multnombrajn konstruaĵojn kiel la centra oficejo de la kompanio Olivetti. En 1966 li ricevis de la politeknika lernejo de Milano la honoran gradon en arkitekturo.

Ĉefaj verkoj redakti

 
Olivetti MC-24 (versio 1956)
 
Olivetti Lettera 22, 1950
 
Sewing machine Mirella desegnita de Marcello Nizzoli por V. Necchi Spa, Compasso d'oro 1957. Bildoj Paolo Monti, 1960.
  • 1923 - Bernocchi - Afiŝo
  • 1927 - MotoSacoche - Afiŝo
  • 1928 - Lubrikaĵo Fiat - Afiŝo
  • 1930 - Campari Aperitivo - Afiŝo
  • 1930 - Bitter Le Coq - Afiŝo
  • 1932 - Cordial Campari - Afiŝo
  • 1932 - Sale F & G della Mostra della Rivoluzione Fascista, Romo
  • 1933 - Afiŝo Lido di Venezia (kun Marcello Dudovich)
  • 1934 - Sala delle Medaglie d'oro alla Mostra dell'Aeronautica, Milano
  • 1934 - Afiŝo por la XIX Biennale di Venezia
  • 1936 - Negozi Parker, Milano
  • 1936 - Salone d'Onore della VI Triennale, Milano
  • 1938 - Sala piriti, Mostra autarchica del Minerale italiano, Romo
  • 1940 - Summa sumigilo
  • 1947 - Aurora 88, stilografika plumo
  • 1948 - Divisumma 14, kalkulmaŝino
  • 1948 - Lexikon 80 tajpilo
  • 1950 - Lettera 22, tajpilo
  • 1952-1953 - Abitazioni per dipendenti Olivetti a Ivrea
  • 1954 - Macchina da cucire Supernova BU - Necchi
  • 1956 - Divisumma 24, kalkulmaŝino
  • 1957 - Kudromaŝino Mirella - Necchi
  • 1958 - Palazzo per uffici ENI a San Donato Milanese
  • 1959 - Skribmaŝino Diaspron
  • 1961-1963 - Quartiere residenziale A.N.I.C. Macchitella, Gela
  • 1964 - Palazzo Uffici (ĉefoficejo de Olivetti), Ivrea (kun Bernasconi kaj Fiocchi)

Eksteraj ligiloj redakti

angle Nizzoli kolekto je MOMA
itale Scheda su designindex.it Arkivigite je 2012-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
itale Scheda su italianidea.it Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine