Maren Kawehilani JENSEN (23a de Septembro, 1956) estas usona iama manekeno kaj aktorino, plej bone konata pro la ludado de la rolulo de Leŭtenanto Athena en la televida serio de 1978–79 nome Battlestar Galactica. Jensen faris ankaŭ gastaperojn en kelkaj usonaj televidaj serioj, kiel The Love Boat kaj Fantasy Island.

Maren Jensen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1956 (1956-09-23) (67-jaraĝa)
en Arcadia
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Herbert Hoover High School vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1978– vd
Verkado
Verkoj Battlestar Galactica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel manekenmodelo ŝi aperis en la kovrilpaĝoj de primodaj gazetoj kiel Vogue kaj Mademoiselle. Tio helpis al ŝia konsidero kiel seksosimbolo. Tiukadre ŝi aperis ankaŭ en la kovrilpaĝo de TV Guide en Aprilo 1979 jam kiel Leŭtenanto Athena. Ŝia lasta konata rolo estis en la hororfilmo de Wes Craven de 1981 nome Deadly Blessing kun Sharon Stone. Ŝian karieron estis haltigita per malsano, nome pro suferado de la Epstein-Barr Sindromo.[1]

Filmoj redakti

  • 1978 The Hardy Boys/Nancy Drew Mysteries kiel Maryann Dalton/Teri Turner
  • 1978 Battlestar Galactica kiel Lieutenant Athena
  • 1978–79 Battlestar Galactica kiel Lieutenant Athena (21 epizodoj)
  • 1979 The Love Boat kiel Suzanna Wells Epizodo: "Love Me, Love My Dog/Poor Little Rich Girl/The Decision"
  • 1980 Fantasy Island kiel Valerie Epizodo: "Jungle Man/Mary Ann and Miss Sophisticate"
  • 1980 The Love Boat kiel Sharon Patrick Epizodo: "The Mallory Quest/Julie, the Vamp/The Offer"
  • 1981 Beyond the Reef kiel Diana
  • 1981 Deadly Blessing kiel Martha Schmidt

Notoj redakti

  1. Marc Eliot, To the Limit: The Untold Story of the Eagles, Da Capo Press, 2004, p. 224

Eksteraj ligiloj redakti