Marguerite Laugier

Marguerite LAUGIER (naskita Marguerite Lhomme; naskiĝis la 12-an de septembro 1896 en Boulogne-sur-Mer, mortis la 10-an de junio 1976 en Nico) estis franca astronomo.

Marguerite Laugier
Persona informo
Marguerite Laugier
Naskonomo Marguerite Hélène Marie Lhomme
Naskiĝo 12-an de septembro 1896 (1896-09-12)
en Boulogne-sur-Mer
Morto 6-an de oktobro 1976 (1976-10-06) (80-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Infanoj Jean-Jacques Laugier vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi laboris en la observatorio de Nico dum la 1930-aj al 1950-aj jaroj, kaj faris plurajn observadojn elde la reĝa observatorio de Belgio en Uccle. Ŝi estis citita en la tiamaj astronomaj artikoloj sub la nomo de « Madame Laugier ».

Ŝi malkovris plurajn asteroidojn. La asteroido 1597 Laugier[1] estis (verŝajne) tiel nomata en ŝia honoro.

Oni ne konfuzu ŝin kun la astronomo Paul Auguste Ernest Laugier, « M. Laugier » en la astronomiaj artikoloj ; kie « M. » signifas « Monsieur » (Sinjoro).


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti