Mari Fehérvári
Mari Fehérvári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehérvári Mari estis hungara operkantisto (koloratursoprano). Ŝia nomo en italaj landoj estis Fevari.
Mari Fehérvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fehérvári Mária |
Naskiĝo | 1837? en Hungara reĝlando |
Morto | la 1-an de februaro 1886 en Hungara reĝlando |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Mari Fehérvári [1] naskiĝis eble en 1837, ŝi mortis la 1-an de februaro 1886.
Biografio redakti
Mari Fehérvári debutis kiel operkantisto en Teatro Magyar (Pest) en la inaŭgura jaro en 1837. Ekde 1860 ŝi kantadis plejparte en Italio (Komo, Ĝenovo, Milano 1860, Torino 1861). En la jaro 1864 ŝi denove apartenis al Nacia Teatro (Pest), en la sekvaj 2 jaroj al Nacia Teatro (Kolozsvár). En 1868 ŝi establis privatan lernejon por kantistoj, kie lernis ekzemple Aranka Hegyi.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Észak csillaga - Prascovia (1857, debuto)
- Daniel-François-Esprit Auber: La muette de Portici - Elvira
- Donizetti: Lucia di Lammermoor (1864 en Debrecen) - titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán - Melinda