Maria Anna Mozart

aŭstra muzikisto

Maria Anna Walburga Ignatia MOZART (naskiĝis la 30-an de julio 1751 en Salcburgo kaj mortis la 29-an de oktobro 1829 tie), nomita Nannerl, estis pianisto kaj komponisto, la fratino de Wolfgang Amadeus Mozart kaj la filino de Anna Maria Mozart kaj Leopold Mozart.

Maria Anna Mozart
Persona informo
Naskonomo Maria Anna Walburga Ignatia Mozart
Aliaj nomoj Nannerl
Naskiĝo 30-an de julio 1751 (1751-07-30)
en Salcburgo
Morto 29-an de oktobro 1829 (1829-10-29) (78-jaraĝa)
en Salcburgo
Tombo Petra tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco princĉefepiskoplando Salcburgo
Familio
Patro Leopold Mozart
Patrino Anna Maria Mozart
Frat(in)o Wolfgang Amadeus Mozart
Infanoj 3
Okupo
Okupo pianistokomponisto • klavicenisto
vdr

Junaĝo redakti

Ŝia patro, kiu estis profesie komponisto kaj muzikisto, klopodis nutri la muzikan talenton de sia filino kaj persone instruis ŝin ekde la aĝo de sep jaroj. Ŝi ludis la fortepianon kaj klavicenon, kun tia majstreco kiu surprizis eĉ ŝian patron.

En tiu tempo ŝia juna frato Amadeus, jam ĉirkaŭ trijara, estis tre proksima al sia fratino, kaj aŭskultis kun admiro dum ŝi ludis. Sendube Nannerl ludetis kun li en la piano kaj ŝi fariĝis lia unua instruistino kaj lia inspiro por dediĉi sin al muziko ĉar, laŭ la biografiisto Maynard Solomon ‘li volis esti kiel ŝi’. Oni povas certigi, ke la pecoj de la “Kajero de Nannerl”, kolekto da pecoj kreitaj de la patro por la trejnado de lia filino, estis studitaj kaj asimilitaj de la du gefratoj Mozart.

Dum sia junaĝo Nannerl koncertis kun la frato Wolfgang Amadeus Mozart kiel pianistino en tuta Eŭropo. En la aĝo de 11 jaroj ŝi ludis la plej komplikajn sonatojn kaj koncertojn per piano. Bedaŭrinde la patro ne tiel subtenis ŝin kiel la fraton. Tial ni konas nur malgrandajn verketojn de ŝi. Ŝi neniam forlasis la ombron de la frato kaj koncentris sin je la familio kaj je la tasko kiel pianoinstruistino.

La patro Leopold vojaĝis kun Nannerl kaj Wolfgang al kelkaj urboj, por fiere ekspozicii iliajn mirinfanajn talentojn. En 1762 la aŭstra Imperiestrino Maria Tereza invitis ilin koncerti antaŭ la imperiestra kortego en Vieno, kie la junaj muzikistoj kaŭzis sensacion. Fronte al tia sukceso, ilia patro decidis konduki ambaŭ en turneo tra Eŭropo inter 1763 kaj 1766. Tiu vojaĝo donis al ili grandan famon, avantaĝojn kaj profitojn. Plue, la vojaĝo evoluigis la talenton de la paro, kiuj jam komponis siajn proprajn verkojn.

En la fruaj tagoj, estis Nannerl kiu estis la plej alte pagita, kaj estis rekonita kiel elstara klavicenisto kaj fortepianisto. Fakte ŝi ne estis sub la ombro de sia frato, male ŝi brilis kiel la plej talenta juna virino. En letero, Leopold  skribis: "Mia knabineto ludas la plej malfacilajn verkojn kiujn ni havas... kun nekredebla precizeco kaj bonege. Ĉio ĉi signifas, ke mia knabineto, kvankam ŝi estas nur 12 jaraĝa, estas unu el la plej lertaj ludantoj en Eŭropo".

Krom la fiereco de patro, la faktoj pruvis tion, estis multaj kiuj diris, ke la talento de Maria Anna estis eĉ pli alta ol tiu de ŝia frato. Tamen, ĉi tiu ŝajne promesplena estonteco finiĝis kiam ŝi fariĝis 18-jara kaj iĝis edzinigebla junulino. Ŝia patro prenis la surprizan decidon forigi ŝin el la scenejo en 1769 ne permesante al ŝi akompani Amadeus en koncertoj. Ŝi daŭre dediĉis sin al muziko kaj komponis private ĝis sia geedziĝo 15 jarojn poste.

Edzineco redakti

 
Maria Anna Mozart

La biografiistoj de la familio havas malsamajn opiniojn koncerne la kialon kiu igis la patron preni ĉi tiun decidon. Ĉu la ebla konkurenco inter la du junaj muzikistoj povus ombri unu la alian, kaj la patro decidis subteni la viran karieron pli akceptatan en la socio? Ĉar kvankam ekzistis virinaj komponistoj, tiuj kiuj povis montri sian laboron estis membroj de la nobelaro. Virinoj devis ludi por nenio, se ili gajnus monon el sia muziko, ili estis konsiderataj kvazaŭ prostituitinoj. Eble la patro preferis trovi riĉan edzon por ŝi, kiel estis la kutimo. Fakte, la aŭtoritatema patro kontraŭis, ke Maria Anna geedziĝu kun la viro kiun ŝi amis, Franz d'Ippold, kiu estis kapitano kaj privata tutoro. Leopold preferis por sia filino riĉan magistraton, du foje vidvo, patro de kvin infanoj.

Ĉar la patro ne konsentis al edzineco kun Franz Armand d'Ippold, ŝi 33-jara edziniĝis en 1784 kun la dufoja vidvo Johann Baptist Reichsfreiherr Berchtold von Sonnenburg (1736-1801). La edzo estis 15 jarojn pli maljuna ol ŝi. Ili vivis en Sankt Gilgen, en la naskiĝdomo de ŝia patrino.

La edzo kunportis kvin infanojn el du geedzecoj kaj ŝi naskis tri infanojn, nome Leopold Alois Pantaleon (1785–1840), Jeanette (1789–1805) kaj Maria Babette (1790–1791).

Salcburga periodo redakti

Post la morto de sia edzo en la jaro 1801 ŝi revenis al Salcburgo kaj tie ŝi estis tre estimata pianoinstruistino. Ŝi blindiĝis en la aĝo de 74 jaroj kaj mortis en la jaro 1829 en Salcburgo.

Ŝiaj taglibroj, leteroj kaj memoraĵoj estas valoraj fontoj por la Mozart-esplorado.

Heredo redakti

Tradicie oni diras ke neniu konata komponaĵo de Maria Anna Mozart estas konservita, kvankam ekzistas debato, ĉu kelkaj el la fruaj verkoj de Amadeus estas fakte ŝiaj. La aŭstralia esploristo Martin Jarvis post kvinjaroj de scienca skribesplorado de fakulo pri dokumentado, notas ke li trovis la "muzikan skribaĵon" de Nannerl, konfirmante ke ŝi komponis verkojn kiujn Wolfgang kutimis ludi. La aŭtoreco povus esti konfuza, ĉar estas konate ke Maria Anna ankaŭ komponis pecojn por ke ŝia infana frato ludu, kaj ke ŝi surpaperigis melodiojn, kiujn li komponis infanaĝe.

La plej klara indico de ŝia laboro estas leteroj de Wolfgang laŭdante ŝin: “Mia kara fratino! Miregas min ke vi povas komponi tiel bone, unuvorte la peco, kiun vi skribis estas bela.” (1770) Bedaŭrinde, la komponaĵo ne pluvivis.

La dramaturgo Sylvia Milo diris al The Huffington Post…kiam (Amadeus) estis en Londono laboranta pri sia unua simfonio, ŝi skribis ĉion kaj reĝisoris ĝin por li. Ne estas klare kiom granda estis ilia kunlaboro, sed ŝi estis ekstreme talenta muzikisto."

Ne estas dubo pri ŝia talento, laŭdita ne nur de sia frato kaj patro sed de la publiko, kiun ŝi allogis en sia mallonga sed brila kariero.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 91 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti