Maria Leszczyńska

Maria LESZCZYŃSKA (naskiĝis la  23-an de junio 1703(nun 1703-06-23) en Trzebnica, Pollando, mortis la 24-an de junio 1768 en Versailles, Francio) estis reĝino de Francio kiel edzino de Ludoviko la 15-a. En Francio, ŝi estis konata sub la nomo Marie Leczinska. Ŝi estis la plej longdaŭra reĝedzino de Francio.

Maria Leszczyńska
Reĝedzino de Francio
Persona informo
Marie Leszczyńska
Naskiĝo 23-an de junio 1703 (1703-06-23)
en Poznano
Morto 24-an de junio 1768 (1768-06-24) (65-jaraĝa)
en Kastelo de Versailles
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Maria Leszczyńska
Familio
Dinastio Leszczyński family vd
Patro Stanislao la 1-a vd
Patrino Catherine Opalińska vd
Gefratoj Anna Leszczyńska vd
Edz(in)o Ludoviko la 15-a
Infanoj Ludovikino Elizabeto de Francio • Anno Henrikino de Francio • Maria-Ludovikino de Francio • Ludoviko Daŭfeno de Francio • Maria-Adelajdo de Francio • Viktorino de Francio • Sofio de Francio • Terezo de Francio • Princess Louise Marie of France • Philippe, Duke of Anjou vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria Leszczyńska, Reĝino de Francio

Deveno redakti

Naskita Maria Karolina Zofia Felicja Leszczyńska h. Wieniawa, ŝi estis la dua filino de Stanisław Leszczyński kaj lia edzino Katarzyna Opalińska.

Geedziĝo redakti

Maria estis sur la listo de 99 Eŭropaj princinoj edzinigeblaj kun la juna reĝo. La geedziĝo per perado okazis la 15-an de aŭgusto 1725 en Katedralo de Strasburgo, Ludoviko la 15-a estante reprezentita de sia kuzo Louis d'Orléans, Duko de Orléans. Maria havis proksiman rilaton kun siaj infanoj.

Infanoj redakti

La 4-an de septembro 1725, ŝi edziniĝis kun Ludoviko la 15-a de Francio. Ili havis 11 infanojn:

  • Louise Élisabeth de Francio (14 aŭgusto 1727 – 6 decembro 1759) edziniĝis kun Filipo, Duko de Parmo kaj havis infanon.
  • Henriette de Francio (14 aŭgusto 1727 – 10 februaro 1752) mortis needziniĝinta.
  • Louise de Francio (28 julio 1728 – 19 februaro 1733) mortis dum infanaĝo.
  • Louis, Daŭfeno de Francio (4 septembro 1729 – 20 decembro 1765) edziĝis kun Infantino Maria Teresa Rafaela de Hispanio; havis infanon kaj edziĝis kun Marie Josèphe de Saksio kaj havis infanon.
  • Philippe, Duko de Anjou (30 aŭgusto 1730 – 17 aprilo 1733) mortis dum infanaĝo.
  • Marie Adélaïde de Francio (23 marto 1732 – 27 februaro 1800) mortis needziniĝinta.
  • Victoire de Francio (11 majo 1733 – 7 junio 1799) mortis needziniĝinta.
  • Sophie de Francio (17 julio 1734 – 3 marto 1782) mortis needziniĝinta.
  • Mortnaskita infano (28 marto 1735 – 28 marto 1735).
  • Thérèse de Francio (16 majo 1736 – 28 septembro 1744) mortis dum infanaĝo.
  • Louise Marie de Francio (5 julio 1737 – 23 decembro 1787) estis religiulino.

Reĝino redakti

Reĝino Maria neniam provis akiri politikan influon. Maria estis devota romkatoliko. Ŝi ankaŭ tre ŝatis muzikon kaj pentradon kaj estis protektanto de multaj artistoj. Maria mortis en Versailles la 24-an de junio 1768, ses jarojn antaŭ sia edzo. Ŝia familio sincere funebris ŝian morton. Ŝi estis entombigita en Baziliko de Saint-Denis, kaj ŝia koro estis deponita en preĝejo "Notre-Dame-de-Bonsecours" en Nancio (Loreno).

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marie Leszczyńska en la baza angla Vikipedio.