Maria de Mediĉo

edzino de reĝo de Francio

Maria de Mediĉo, franclingve Marie de Médicis, itallingve Maria de' Medici, (naskiĝis la 26-an de aprilo 1575 en Florenco - mortis la 3-an de julio 1642 en Kolonjo) estis la edzino de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj fariĝis do la reĝino (poste reĝino-patrino) de Francio ekde 1600 ĝis 1642.

Maria de Mediĉo
Reĝedzino de Francio
Regado 1600 ĝis 1642
Persona informo
Maria de Medici
Marie de Médicis
Naskiĝo 26-an de aprilo 1575 (1575-04-26)
en Florenco
Morto 3-an de julio 1642 (1642-07-03) (67-jaraĝa)
en Kolonjo
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Maria de Mediĉo
Familio
Dinastio Mediĉoj vd
Patro Francisko la 1-a de Mediĉo vd
Patrino Johanino de Aŭstrio, Granda Dukino de Toskanio vd
Gefratoj Philip de' Medici • Eleanor de' Medici • Anna de' Medici vd
Edz(in)o Henriko la 4-a de Francio
Infanoj Ludoviko la 13-aIzabela de BurbonoKristino de FrancioGaston de FrancioHenrietta Maria de Francio • Nikolao Henriko, Duko de Orleano vd
Profesio
Okupo salonestrino • artkolektanto • politikisto vd
Aktiva en FrancioHagoAmsterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria de Mediĉo, ĉirkaŭ 1595

Maria estis la sesa infano de Francisko la 1-a de Mediĉo (1541-1587).

Ŝi edzigis la reĝon Henriko la 4-a je la 16-a de decembro 1600 en Lyon. Ŝi ŝatis interpreti baletojn, aŭ kolekti tre diversajn aĵojn. Proksima de la artaj medioj de Florenco, ŝi forte kontribuis disvolvigi artojn en Francio.

Maria de Mediĉo estis interalie la patrino de :

Maria de Mediĉo, Henriko la 4-a, Ludoviko la 13-a kaj la kardinalo Richelieu redakti

La reĝo Henriko la 4-a estis edzo de Margareto de Valezio, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al Maria de Mediĉo, kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn. Dum tiuj jaroj la juna Armand (posta Kardinalo Richelieu) ekis militistan karieron, sed post la morto de la plej aĝa frato, li ekis religian karieron por okupi la "familian" episkopecon de Luçon, kio okazis jam en 1606, kiam li estis nur 21jaraĝa. Por tio oni devis peti papan permeson. Li ankaŭ planis eniri en politikon.[1]

Tiam la reĝo, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Mediĉo. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini: la deziro de la kardinalo alproksimiĝi al la kortego devis atendi. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. Ludoviko la 13-a iĝis reĝo nur 14jaraĝa en Reims en 1614. Post unu jaro li edziĝis en Bordozo al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo Filipo la 4-a, sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.

Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de 1789, komence de la Franca Revolucio. En tiuj la episkopo de Luçon sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. Armand devis retiriĝi al Avinjono, ĉar ankaŭ li mem apartenis al la partio de la regentino. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Armand, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en 1622) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.

Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro (favoratulo). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partopreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al Kolonjo kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego.

Notoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro María de los Ángeles Pérez Samper, Richelieu, la pasión por el poder, Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85 kaj por la ĉapitro paĝoj 82-91.